Lastatempe
komencighis en Xiamen de Fujian-provinco la 7-a China Investkomerca
Intertraktado.
La
intertraktado enhavas internacian investan forumon, kies temo
estas “Plibonigu investan medion kaj kreu avantaghon por
konkurenco”. Paroladojn donos en la forumo Tung Chee Hwa,
chefo de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono, Edmund Ho
Hau-wah, chefo de la Makaa Speciala Administra Regiono, respondeculo
de la Barbada Industria kaj Internaci-komerca Ministerio, reprezentanto
de la Tutlanda Komisiono por Komerco inter Usono kaj Chinio kaj
estro de la Brita Internaci-komerca Buroo.
La intertraktado
estas ununura internacia agado de Chinio por akceli reciprokan
investon inter Chinio kaj aliaj landoj. Ghi alprenis diversajn
manierojn, ekz. kombino de investo kaj komerco, de ekspozicio
kaj program-konsiligho, de program-prezentado kaj politika konsultigho,
de komerca agado kaj akademia diskuto. Al la intertraktado oni
invitis chefe registarajn kaj duonregistarajn invest-akcelajn
organizojn kaj diversajn entreprenojn el diversaj landoj por serchi
investan kunlaboron.
En
la 11-a de septembro finighos la intertraktado.
|