Wuhan
estas chefurbo de Hubei-provinco, en la meza parto de Chinio.
Ghi konsistas el tri partoj, t.e. Wuchang, Hankou kaj Hanyang.
Marte
de 2003, en la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso
(TPK) de Chinio, s-ro Li Xiansheng, popola reprezentanto kaj urbestro
de Wuhan, demandis antau multaj cheestantoj inkl. de la tiama
vicchefministro Wen Jiabao: “Kie estas Wuhan?” Oni
miris, kial la urbestro faris tiun demandon. Sed Wen Jiabao komprenis,
ke li aludis, kiun rolon Wuhan devas ludi kaj kian pozicion ghi
devas havi en la ekonomia geografio. Pri tio Li Xiansheng faris
paroladon, kiu multe interesis la ekonomikistan rondon.
Antau
nelonge, mi vizitis la urbon kaj ghian urbestron Li Xiansheng.
Li
Xiansheng naskighis en 1954. Li servis en la armeo kaj laboris
en fabriko. En la bazaj unuoj li okupis sin pri dekoj da laboroj,
tamen li neniam forlasis Wuhan. Li havas nedisigeblan rilaton
kun la urbo.
Nia
interparolo komenchighis de la urba historio. Li diris:
“Lau
esplorado, jam antau dek mil jaroj homoj aktivadis en Wuhan. En
ghia antauurbo estas ruino de antikva urbo konstruita de Shang-dinastio
kaj bone konservita hodiau. En pluraj dinastioj Wuhan funkciis
kiel trafika nodo de la akvovojoj kaj tervojoj. Tie vendighis
diversaj varoj kaj aktivadis komercistoj de diversaj lokoj. Fine
de Ming-dinastio (1368-1644) kaj komence de Qing-dinastio (1644-1911)
Hankou estis unu el la kvar famaj urboj siatempe en Chinio kaj
oni nomis ghin urbo de kie oni povas veturi rekte al chiuj lokoj
de la lando. En la lastaj jaroj de Qing-dinastio la industria
disvolvigho ekscitis la var-ekonomion de la urbo kaj dank’
al siaj bonaj geografiaj kondichoj kaj aparta ekonomia pozicio
ghi farighis unu el la gravaj ekonomiaj urboj en Chinio.”
Per tiuj vortoj s-ro Li ne nur desegnis ghian gravan konturon
de la historia disvolvigho, sed ankau montris ghian ekonomian
rolon en la historio.
Koncerne la ekonomian disvolvighon de la urbo, li diris: “Kun
Wuhan kiel cirklocentro kaj kun 1200 km kiel radiuso, la granda
cirklo ampleksas multajn gravajn ekonomiajn lokojn, kiaj Pekino,
Shanhajo, Kantono, Shenzhen, Hongkong kaj Makao. La ekonomia rolo
de Wuhan ja estas neanstatauigebla. Komence de la reformado kaj
pordmalfermo Wuhan okupis la kvaran lokon lau la ekonomia forto
en Chinio, sed poste ghi postighis. La tri grandaj ekonomiaj zonoj,
t.e. la delto de la Perlo-rivero, delto de Yangzi-rivero kaj la
regionoj che Bohai-maro, rapide disvolvighis kaj ludis gravan
rolon en la tutlanda ekonomia disvolvigho, dume la okcidenta parto
de Chinio influate de favoraj politikoj multe disvolvis sian ekonomion.
Chio chi tio paligis la koheran kapablon de Wuhan kaj multaj lokoj
superis ghin. En 2002 la sinteza ekonomia forto de Wuhan jam mallevighis
al la 11-a loko en Chinio.”
Kiel
difini la ekonomian pozicion de Wuhan kaj kiel elvolvi ghian superecon
en la nova periodo, tio farighis aktuala problemo urghe solvenda.
Urbestro Li diris: “La laborraporto de la Shtata Konsilantaro
montras, ke akceli la intershanghon kaj ekonomian kunlaboron inter
la orienta, okcidenta kaj meza partoj de Chinio utilas al ilia
kuna disvolvigho. La shlosilo de konstruo de la bonhava socio
en chiuj flankoj estas akceli la ekonomian disvolvighon en la
meza kaj okcidenta partoj de Chinio. La meza parto ligighas kaj
al la oriento kaj al la okcidento kaj rolas kiel strategia gravito,
tial nun elstarighis la problemo konstrui la ekonomian cirklon
kun Wuhan kiel la centro. En la regiono kun Wuhan kiel la centro
trovighas multe da urboj, kiuj ligighas unu kun alia kaj havas
similajn kutimojn, morojn kaj kulturajn trajtojn kaj komunan historian
originon. La loko havas gravan signifon por potencigho de la meza
parto de Chinio. Tio estas ankau reala bezono por konstrui sistemon
de moderna merkata ekonomio. Wuhan havas pliajn avantaghojn: ghi
estas ne nur unu el la plej grandaj trafikaj nodoj de Chinio,
sed ankau financa kaj komerca centro en la meza baseno de Yangzi-rivero.
En la tempo, kiam multaj urbegoj de la mondo sentas mankon de
akvo, Wuhan okupas la unuan lokon en la mondo lau pokapa akvokvanto
de la loghantoj kaj krom tio ghia areo de riveroj kaj lagoj okupas
la unuan lokon de Chinio. Wuhan estas unu el la 6 grandaj sintezaj
industriaj bazoj de Chinio kaj ghiaj optik-elektrona fabrikado
kaj aliaj altteknologiaj industrioj, autofabrikado, fershtala
industrio kaj scienc-edukaj fortoj estas inter la plej progresaj
en la lando. Kaj krom tio la politikoj ellaboritaj de la centra
registaro por la granda ekonomia disvolvado en la okcidenta parto
de Chinio estas favoraj ankau al Wuhan kaj multe da aliaj urboj
en meza Chinio. Lancho de multe da fundamentaj projektoj en la
okcidenta parto de Chinio donis vastan spacon por disvolvigho
de la entreprenoj de Wuhan kaj ghiaj proksimaj lokoj. Oni povas
diri, ke se Wuhan bone disvolvos sian avantaghan rolon, ghi ne
nur okupos utilan lokon en la enlanda merkato, sed ankau akcelos
siajn pashojn en la marshado al internacia metropolo."
“La
konstruado de la ekonomia cirklo kun Wuhan kiel la centro estas
problemo ne nur teoria, sed ankau praktika,” diris Li Xiansheng,
kiu bone scias, ke la urba konstruado bezonas ne nur teorian bazon,
sed ankau diligentan penadon. Ekonomia disvolvigho de Wuhan nun
estas ne nur shanco, sed ankau defio. Por atingi tiun celon oni
bezonas kulturan, leghan, edukan, mediprotektan kaj aliajn garantiojn.
Li Xiansheng diris, ke estiel gvidanto de nova registaro de la
urbo, li firmdecide batalos malgrau la grandaj malfaciloj por
konstrui la bonhavan socion en chiuj flankoj gvidante la 8.3 milionojn
da urbanoj.
|