Junie
de 2003, dank' al realigho de la celo de akvokonservo kaj navigacio,
la projekto de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero komencis profitodonadon,
daurigante sian konstruadon.
La
akvokonservo de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero multe shanghis
la navigaciajn kondichojn de Yangzi-rivero kaj faris Yangzi la
vera Ora Akvovojo. Post plenumigho de la grandega akvokonservejo
de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero la averagha akvoprofundo sur
la naviga vojo de Yangzi atingos 70 metrojn, kaj ghia largheco
duoblighos, dank' al tio chiujare oni povos transporti 50 milionojn
da tunoj da varoj sur ghi kaj multe mallevighos la veturkosto
de la varoj.
La
totala generatora kapacito de la projekto de la Tri Gorghoj de
Yangzi-rivero estos 18.2 milionoj da kW, kiuj egalas nur al la
totala konsumkvanto de Shanhajo, tamen tio faros shanghighon kun
historia signifo en konstruado de la elektra reto de Chinio kaj
malfermos novan paghon de la projekto konduki elektron de okcidente
orienten.
Post
realigho de la akvokonservo, navigacio kaj elektroproduktado la
projekto komencos doni grandajn profitojn. En 2009, kiam la projekto
komplete finkonstruighos, ghia jara elektroproduktado donos profiton
de 67 miliardoj da juanoj kaj tio metos solidan bazon por disvolvi
la grandegan akvoenergion de Yangzi-rivero.
|