En
Yiwu de Zhejiang-provinco vi povas audi vochojn en dekoj da lingvoj,
vidi homojn de malsamaj hautkoloroj kaj ghui tre diversajn frandajhojn
de diversaj lokoj de la mondo.
“Yiwu
estas tre granda merkato, kie vi facile trovas bezonatajn varojn
en kvanto granda au malgranda, kaj la prezo estas malalta,”
diris araba komercisto.
Nun
en Yiwu viglas pli ol 3000 komercistoj el 40 landoj, kaj duono
de ili venis de la Unuighintaj Arabaj Emirlandoj, Egiptio kaj
Jemeno. Tiuj Mez-Orientaj komercistoj jam starigis en Yiwu Araban
Vilaghon.
Prospera
komercado de malgranda urbo Yiwu reflektas la staton de la ekonomio
de la tuta Chinio. En 2002 la importa kaj eksporta valoro de Chinio
superis 620 miliardojn da usonaj dolaroj kaj kreskis je 21 %,
okupante la 5-an lokon en la mondo. Kaj tiu de alilandaj entreprenoj
en Chinio konsistigis 53%. Krome en la eksportado produktajhoj
de alta teknologio multe kreskis, ke eksportado de altteknologiaj
produktajhoj de Chinio en la unuaj tri trimestroj de 2002 kreskis
je 45.7% kompare kun tiu de sama periodo de 2001.
En
2002 Chinio altiris 50 miliardojn da usonaj dolaroj el eksterlando.
Antaue fremdlandaj komercistoj investis chefe ordinaran manufakturadon,
kaj nun ili turnis la investon al baza industrio, fundamentaj
instalajhoj kaj nova alta teknologio, kaj precipe en la lastaj
jaroj jam al integra cirkvito, komputoro, informadikaj produktajhoj
k.a. altteknologiaj programoj. En la lastaj 2 jaroj altteknologiaj
entreprenoj de Chinio altiris investon je 50% pli multe ol en
la pasinteco. La kontinuan kreskon de altirita fremda kapitalo
oni atribuas al aligho de Chinio al la Monda Komerca Organizo,
ke tio liveris novan spacon por la disvolvigho de ekstera ekonomio
de Chinio. Kaj aliflanke tion oni shuldas al pluapasha profundigho
de reformado de ekonomia sistemo, kiu ebligis al la neshtataj
entreprenoj kaj altteknologiaj entreprenoj havi rajton rekte kontaktighi
kun la internacia merkato kaj donis novan vivforton al disvolvigho
de ekstera komerco. Kaj trie, pluapasha kompletigho de politiko
liveris pli bonajn kondichojn por la disvolvigho de ekstera komerco
kaj la impostoredukto de eksporto kaj doganeja procedo rapidighis.
Rilata artikolo:
Yiwu,
la plej granda bazaro en Chinio
|