Chinio
kaj Usono subskribis serion da kontraktoj valorantaj pli
ol 6 miliardojn da usonaj dolaroj
En
la 12-a de novembro lau la loka tempo Chinio kaj Usono
subskribis en Vashingtono kaj Detrojto 3 grandajn komercajn
kontraktojn valorantajn entute 6 miliardojn da usonaj
dolaroj.
En tiu tago 5 chinaj aviadaj
kompanioj subskribis kontrakton kun Boeing-kompanio pri
30 nov-generaciaj aviadiloj737 valorantaj 1.7 miliardojn
da usonaj dolaroj, kiuj estos liverataj en la jaroj 2005
kaj 2006 al la China Internacia Aviada Kompanio kaj la
aviadaj kompanioj de Hainan, Shandong, Shenzhen kaj Xiamen.
Ankau la 1-a Grupo pri Aviada
Industrio de Chinio subskribis kontrakton pri aviadila
motoro de GE, kiun oni aplikos al la china aviadilo ARJ21.
La valoro de tiu kontrakto en la venontaj 20 jaroj atingos
3 miliardojn da usonaj dolaroj.
En Detrojto la China Entreprenista
Delegacio pri Auta Industrio kaj General Motors (GM) subskribis
kontrakton kun valoro de 1.4 miliardoj da usonaj dolaroj,
kiu inkluzivas Cadillac-autojn valorantajn 200 milionojn
da usonaj dolaroj, autopecojn de la kompanio Cadillac
valorantajn 400 milionojn da usonaj dolaroj kaj autopecojn
de Buick Regal kun valoro de 700 milionoj da usonaj dolaroj.
Evans, komerca ministro de Usono,
diris, ke li ghojas pri la kontraktoj. Kaj la kontraktoj
estos tre enspezigaj por la usonaj kompanioj, donos pli
da laborpostenoj al usonaj manufakturoj kaj multe influos
la usonan ekonomion. Li diris, ke Usono klopodas disvolvi
la komercajn rilatojn kun Chinio.
(11/14/2003)
|