E-Literaturo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

  
 
  

Ridetos plu l’ spirit’ de Hang Jun

de LAULUM

La dudekkvinan de junio
Foriris Hang Jun de l’ Homio*,
For de l’ karuloj kaj l’ afero...
Ho, perdo por l’ Esperantio!

Sed restas chiam la mieno
Rideta de shi je bonveno:
Prelegis shi pri l’ interlingvo,
En simpozio kun fidpleno.

Deklaris foje shi per jeno:
Mi ghojas pri la partopreno
Dumviva al la E-movado,
Ripetus ghin je vivreveno.

Shi chiam viglis en batalo
Por l’ interlingva idealo.
Lerninda estas shi ekzemplo,
Merita ech je ormedalo.

Ne vershu larmojn, kamaradoj!
Ne perdu tempon per starado!
Ridetos plu l’ spirit’ de Hang Jun
Pro progresado de l’ movado!

-----------------------------------------------------------
* Homio = homa mondo

Rilata artikolo: Trankvile ripozu Hang Jun!

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo

 

 

 

 

 

 

  

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688