Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  

* Trankvile ripozu Hang Jun!
Samideanino Hang Jun forpasis. Pulma kancero forkaptis shin posttagmeze de la 25-a de junio, 2003!

Septembre de 1943, Hang Jun naskighis en laborista familio en Shanhajo. En 1955-1958 shi lernis en Changjiang-mezlernejo de Shanhajo. Poste shi studis en la Orient-chinia Normala Universitato. En 1964 shi eklernis Esperanton en Pekino. Poste shi laboris kiel chefinstruistino en la Pekina Disaudiga Instituto.

En 1972 shi eklaboris en la Esperanta Sekcio de Radio Pekino (nun China Radio Internacia). Poste shi farighis ghia estrino kaj zorgis pri ghiaj laboroj.

Kvarfoje shi partoprenis UK kiel raportistino de China Radio Internacia – en Varno, 1978; en Augsburgo, 1985; en Bergeno, 1991 kaj en Tel-avivo, 2000.

Shi estis membro de la Konstanta Konsilantaro de la China Esperanto-Ligo kaj vicprezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio. Shia forpaso estas granda perdo ne nur por la Esperanta disaudigo de China Radio Internacia, sed ankau por la china E-movado.

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688