E-Literaturo
     
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

 

 

 

   
 
   

de SHI CHENGTAI

Che mauzoleo de verda majo

Jen mi vizitas vin che l' mauzoleo
marmora, kiam oras la autun'.
Kvietas la pinarboj kaj aleo,
lazur' muaras linde en lagun'.

La milita teruro en paseo
kashighas jam: karesas brile l' sun'
la teron, kiun tretis per pereo
militkrimuloj spite al la pun'.

Sed vi batalis en la ter' por paco
kun chinoj, la spirito sankte buntas,
kaj l' amikec' en niaj koroj fundas.

Vi donis l' amon al popolamaso.
Nun, en la mondo shvebas via kanto,
mi kondolencas vin en Esperanto!

 

La suno de kantono

Vi estas sorcha belulin' hontema,
vin kashis chiam post la nubtavolo.
Sopiras mi al via charm' miena.

Tamen nur tremis via aureolo.
Subite, vi de nubkurten' eliras,
ekstazon donas al mi la favoro:

Via kares' ardanta varme giras
tra mia tuta korpo (de nordulo),
kaj via fajra amo min inspiras.

Galante mi balbutas sen skrupulo,
pasio cindrighinta jam ekflamas.
Mi refreshighas inter via brulo.

Kaj vi mucidajn tagojn pli balzamas...

 

Sur taishan-monto

Mi fine grimpas sur vi, Taishan-monto,
jen, che la Suda Chielpordo staras.
Chirkaue nuboj shvebantaj muaras,
farighas al chielo jada ponto.

Forfluas tra paseo tempa ondo,
la historio chie kalendaras:
Poemoj de Li Bai, Du Fu rivalas,
inspiroj shprucas plu el via fonto;

Parad' imperiestra jam malhelas,*
cipresoj oldaj drajas freshe, vigle;
kaligrafajhoj sur rokoj fabelas...

Incensoj antau budhfiguroj pigre
fumas, al pinto kabla charo celas.
Turismas shikaj gejunuloj migre...

 

------------------------------------

* Imperiestroj de diversaj dinastioj dum la china historio vizitis Taishan-monton por kulti la chielon kaj la teron.

Rilata artikolo: Shi Chengtai kaj E-literaturo

 

  Esp-novajhoj
  Kalendaro
  Korespondi Deziras
  Lernado
  Historio de Esperanto
  Kiu estas kiu en E-ujo
  Forumo
  Radio
  E-organizoj
  Amuzejo
  E-Literaturo

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16