5 kafo 1 Trinkajho preparita el grajnoj de kafarbo. 2 Semo de kafarbo ( Caffea ), kiu estas arbeto kun ledecaj folioj kaj blankaj stelformaj floroj.
Najbaro kara, prenu kafon.
Neniam faru al ni pafon!
|
Por viv’ felicha gravas paco,
Por paco mi oferus shafon. |
1 kaj Konjunkcio por interligi vortojn au frazerojn kun la signifo “aldone, plie”.
Du kaj unu estas tri,
Vi, li kaj mi estas ni.
|
Venas al ni jen kateto.
Do dombesto estas ghi.
|
5 kalko Blanka pulvoro ricevita el ~shtono por prepari morteron, blankigi muron ktp.
Kalko blanka en pulvoro
Estas alta en valoro |
Por konstruo de dommuroj
En marmora neghkoloro.
|
4 kalkuli 1 Eldiri la serion de la ciferoj 1 2 3 4 ktp: Li scipovas ~i nur ghis dek . 2 Nombri objektojn: ~i mushojn (nenifari) . 3 Trovi la kvanton per aritmetiko el aliaj donitaj kvantoj: ~i la distancon inter la suno kaj la tero . 4 Operacii per nombroj por trovi serchatan nombron: ~i en la kapo . 5 Rigardi kiel: ~i helpadon kiel sian devon 6 Fidi iun, konfidi al: Mi kalkulas pri vi por helpi lin…
Unu, du, tri!
Kalkulu ni!
Kvar, kvin, ses! |
Diru jes!
Sep, ok, nau, dek!
Kalkulu tuj, ek! |
4 kamarado Homo kiu vivas, laboras, ludas, batalas kune.
Li kaj kamaradoj
Luktas kontrau ratoj, |
Tiel en dimanchoj
Kiel en sabatoj. |
4 kameno Masonajho en parto de chambro por fari fajron.
Che l’ kameno ni babilas,
Ghia fajro rughe brilas. |
Vintran froston ni ne sentas,
Niaj koroj tre facilas. |
2 kampo 1 Terpeco kulturita au kulturebla: gren~o, Arbaro audas, ~o vidas (chie estas atestanto) . 2 Loko, sur kiu io okazas, funkcias, aktivas: magneta ~o, batal~o, agad~o
Sur grena kampo pene ni laboras,
Sur scienckampo bone ni esploras, |
Sur agadkampo chiam ni fervoras,
Sur batalkampo pulvo fiodoras. |
8 kandelo Lumigilo el vakso au sebo en formo de cilindro kun mecho en la centro.
La suno brilas sur chielo,
Ankau la luno kaj la steloj. |
Kie do brilas la kandeloj?
Ja chie, ankau en la keloj. |
3 kanti Audigi versajhon lau aldonita melodio.
Artisme vochi per serio
De versoj lau ia melodio, |
Pri kora ghojo au chagreno,
Pri venko au pri ampasio. |
2 kapo 1 Parto de la korpo de homo au besto, en kiu estas la cerbo. 2 Tiu parto rigardata kiel la sidejo de inteligento kaj sagho. 3 Supra au plej antaua parto de objekto au planto: ~o de arbo, najlo, shipo .
Kia kapo, tia chapo.
Se la kapo estus rapo, |
Ghi misagus jam sen klapo
Kaj ghin trafus forta frapo. |
5 kapabla 1 Povanta fari ion; havanta la ecojn kaj kondichojn plenumi ion. 2 Lerta kaj kompetenta.
Kapabla homo multe faras,
Kaj sekve multe li eraras. |
Li la erarojn tuj korektas,
Progreson ili do ne baras. |
4 kapro Dombruto remacha, multe pli malgranda ol bovo, kun longaj kornoj kaj barbo sub la mentono, lerta en kurado surmonte.
Mi bredas kaprojn kaj abelojn,
Por tio havas mi du celojn: |
Akiri de l’ abeloj mielon,
De l’ kaproj lanon, ankau felojn. |
4 kapti 1 Subite preni per rapida movo. 2 Atingi kaj teni iun, kiu provas forkuri. 3 Sukcesi havigi al si ion nematerian. 4 Ekhavi (malsanojn, sentojn k.s.).
Fishistoj kaptas fishojn per reto,
Virinoj kaptas virojn per rideto. |
Biletojn bonajn kaptu che gicheto,
Novajhojn gravajn kaptu en gazeto. |
4 kara 1 Tia, al kia nia koro inklinas kaj kian ni volas tenadi. 2 Multekosta.
Por ni l’ vivo estas kara,
Sed pli karas homa digno. |
Pro maljusta ag’ barbara
Tondre krias la indigno. |
4 karaktero Distinga ecaro.
Ne shangheblas hom-naturo,
Sed shangheblas karaktero. |
Per ekzercoj kaj kulturo
Ghi shanghighas er’ post ero. |
4 karbo 1 Nigra shtonsimila objekto uzata por fari fajron. 2 Peco da ~o.
Karbo estas nigra oro.
Ja altegas ghia valoro. |
Ghi entenas energion,
Por irigo de motoro. |
4 karoto 1 Dujara herbo, kies rugha au flava radiko dolcha kaj fragila estas manghebla krude au kuirite. 2 La radiko de tiu planto.
Johano venis el ghardeno
Kun legomshargho sur azeno.
Kaj li pendigis karotegon |
Antau la bruto de frandemo.
Do la azeno mem rapidis
Pro la logajho sen kompreno. |
5 karto Peco da dika papero por diversaj uzoj.
Karto estas speco de papero
Kun pli grandaj diko kaj fortiko. |
Ni bezonas kartojn pro aferoj
Preskau chiutage en praktiko. |
4 kaserolo Kuirilo profunda kun plata fundo.
Kaserolo! Kaserolo!
Ja vulgaras la titolo. |
Sed frandajhoj venas el ghi,
Por la regho kaj popolo. |
4 kashi 1 Formeti ion, ke oni ne vidu. 2 Silenti pri io, ke oni ne sciu.
Ne kashu la erarojn,
Ne kashu ech hholeron |
Por fari tuj riparon,
Eviti vivdangheron. |
4 kato Kvarpieda dombesto, kiu povas kapti ratojn kaj musojn .
La katoj kaj la ratoj,
Ne estas kamaradoj. |
Chu ili povus iam
Kunvivi kiel fratoj? |
4 kauzo 1 Tio, pro kio io estas tia, kia ghi estas au farighas. 2 Tio, pro kio io okazas.
Sen vento ne levighas ondoj.
Demandojn sekvas la respondoj. |
Sen kauzo ne naskighas amo,
Sen kauzo ne fondighas rondoj. |
4 kavo 1 Malplenajho en solida korpo. 2 Iom profunda fosajho en la tero.
Kavan vojon ni malshatas,
Kava ventro ja malsatas. |
Kavan minon forlasitan
Ja neniu ekspluatas. |
1 ke Subjunkcio por enkonduki subpropozicion de diversaj funkcioj.
Mi legis en gazeto,
Ke per interreto |
Eblas ech acheto
De koncert-bileto. |
4 kelo Subtera chambro.
Konservighas en la kelo
Bona vino en barelo. |
Se vi volas ghin gustumi,
Mi alportos en botelo. |
2 kelka 1 En nedifinita kvanto de tuto: ~a tempo . 2 En nedifinita nombro de la tuto: ~aj ekzemploj .
Post kelka hezitado,
Eksplodis militado, |
Forbrulis kelkaj urboj,
Buchadis la brigado. |
4 kesto Ujo kun ses paralelaj edroj .
Kio estas en la kesto?
En ghi estas bela vesto. |
El la kesto mi ghin prenos,
Por celebro de l’ Majfesto. |
1 kia 1 Pronomo uzata por demandi pri la eco, naturo, speco de io. 2 Rilatpronomo samsignifa.
Kia patro, tia filo;
Kia lampo, tia brilo; |
Kia shafo, tia lano;
Kia pasto, tia pano. |
1 kial 1 Adverbo por demandi “el kia kauzo”, “el kia motivo”. 2 Adverbo por enkonduki dependan demandon.
Kial la birdoj ne posedas denton?
Kial la homoj havas dolorsenton?
Kial ne eblas al ni mortevito? |
Kial ni suferadas de milito?
Neniu scias, kial la homaro
Ankorau vivas nun kiel barbaro. |
1 kiam 1 Adverbo signifanta “en kiu tempo”: Neniu scias, kiam venos eterna paco . 2 Subjunkcio signifanta “en la tempo, en kiu”.
Kiam du militas,
Tria do profitas. |
Kiam ni saghighos?
Kiam ni pacighos? |
1 kie 1 En kiu loko: Chu vi scias, kie estas pura akvo? 2 En la loko, en kiu: Kie estas volo, tie estas vojo .
Kie staras domo,
Tie vivas homo.
Kie estas kato, |
Tie mankas rato.
Kie forte pluvas,
Tie akvo fluas. |
1 kiel 1 En kia maniero? En kia grado?: ~ vi fartas? ~ rapide vi progresas! 2 En la sama maniero au grado: barakti ~ fisho ekster akvo; li amzorgas shin ~ patro. 3 En la funkcio de: ~ sekretario li devas zorgi pri chio .
Kiel vi vivas, mia kara?
Mi vivas kiel hom’ memstara. |
Mi tiel fortas kiel bovo,
Brunighis kiel vir’ kampara. |
1 kies De kiu(j)?: ~ libron vi legas? Chu vi scias, ~ kanto estas la plej bela? La knabo, ~ libron vi legis, malsanighis.
Kies panon vi konsumas,
Ties taskon vi plenumas.
Kies helpon vi ricevas,
Tiun helpi vi ja devas. |
Kies arton vi admiras,
Ties verkon vi deziras.
Kies vorton vi plej shatas,
Ties hundon vi ne batas. |
4 kilogramo Mil gramoj.
Mi achetis kilogramojn da sukero,
Sekve min avertis onklo pri l’ danghero, |
Ke tro da sukero kauzas diabeton,
Kiu estas vera fonto de sufero. |
1 kio 1 Kia afero?: ~ estas tio? 2 De kia profesio: ~ vi estas? 3 Rilata pronomo uzata anstatau kiu por enkonduki subpropozicion: Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas . Rilata pronomo anstatau la antaua subpropozicio: Li rapide progresas en sia lernado, kio tre ghojigis la gepatrojn .
Kio estas tio?
Tio estas chapo.
Kio estas chapo?
Vesto por la kapo. |
Kio estas tio?
Tio estas pano.
Kio estas pano?
Nutro por la sano. |
Kio estas tio?
Tio estas suno.
Kio estas suno?
Fonto de taglumo. |
1 kiom 1 Kiakvante? Kianombre?: ~ tio kostas? 2 Subjunkcio por enkonduki komparon pri kvanto: Kiom da homoj, tiom da gustoj . 3 Konceda subjunkcio signifanta “lau nur la mezuro, lau kiu”: la kompatinda stana soldato tenis sin, ~ li povis, tute rekte
Kiom aghas via kato?
Tiom kiom mia frato. |
Kiom ajn ghi maljunas,
Ghin timegas chiu rato. |
4 kisi Tusheti iun per la lipoj por esprimi amon au admiron.
Li kisas shin,
Shi kisas lin, |
La gejunuloj interkisas sin.
L’ infanojn siajn kisas la patrin’. |
1 kiu 1 Demanda pronomo, uzata sen ia resendo al apuda substantivo kaj montranta personon au objekton: ~ venis? 2 Demanda pronom- adjektiv o pri persono au ajho: ~ lernanto tion faris? Pri ~ libro vi parolas? 3 Relativa pronomo pri persono au ajho: Plej bone ridas, ~ laste ridas .
Nur tiu ne eraras,
Kiu nenion faras. |
Kiu nenion faras?
Kiu neniam eraras? |
2 klara 1 Tia, ke oni povas bone vidi tra ghi, pura, malkonfuza: ~a akvo . 2 Ne obtuza, distingebla, facile komprenela: ~a vocho .
En klara vespero
Kun klaraj mil steloj, |
Al klara rivero
Li iras kun siteloj. |
5 klaso 1 Dividajho de popolo lau iuj civilaj au politikaj kondichoj. 2 Aro da homoj kun samaj ekonomiaj interesoj, moroj, kutimoj. 3 Lernantaro de unu sama kurso. 4 Klaschambro. 5 Aro da personoj au objektoj de sama valoro.
Unua klaso, dua klaso…
Diversaj vinoj por la glaso. |
Eltrinku, karaj samklasanoj,
Plezuras tia tempopaso. |
4 klera Kapabla bone jughi kaj taksi la aferojn, per akiritaj scioj.
Li vere tre tre kleras,
Neniam li koleras. |
Pro stulta kolerigho
Prudento malaperas. |
5 klini 1 Malaltigi parton de io rigida: Li ~is sian glavon antau li . 2 Kurbigi au fleksi ion malsupren: La negho klinis la branchojn de la abio al la tero . 3 Oblikvigi parton de sia korpo: Shi ~is sian kapon al la brusto . 4 Emigi, cedigi: Mi ~as mian koron por plenumi viajn leghojn .
Klinu la kapon antau regho,
Klinu la koron antau legho, |
Klinu l’ orelojn al doktoro.
Ne vin klinu al teroro! |
4 klingo La akra metala parto de tanchilo.
Akreco por la klingo glava
Sendube estas tre tre grava. |
Sendube estas tre tre grava.
Por glavo kun malakra klingo
Konvenas resti en la ingo. |
3 knabo 1 Virseksa infano nematura. 2 Juna viro plenumanta diversajn servojn: serv ~o, lerno~o (metilernanto), ship~o .
Lerneja knabo petolema
Al birdonesto arbekstrema |
Algrimpis, por birdidojn preni.
Lin bekis la patrino trema. |
5 koko Dombirdo kun rugha kresto sur la kapo, kiu blekas sonore en mateno.
En frua horo de l’ mateno
Jen koko krias che stel-sveno: |
Vekighu homoj! Kaj bonvenon
Al la sundisko el rubeno! |
4 kolo 1 Parto de la korpo de homoj kaj bestoj inter la kapo kaj la trunko. 2 Simila parto de botelo k. a. objektoj.
Botelo havas longan kolon,
Sed ghi posedas ne muskolon. |
Kaj poto havas larghan bushon.
Sed povas fari ne parolon. |
4 kolekti 1 Kunigi homojn au objektojn por iu celo: ~i soldatojn, opiniojn, lupagojn, poshtmarkojn . 2 Shiri de plantoj fruktojn, semojn k.a. por uzo. 3 Koncentri por pli bone estri: ~i siajn pensojn, kuraghon.
Li kolektis kelkajn homojn
Por kolekti pirojn, pomojn. |
Kun la fortoj kolektitaj
Portis chion en la domojn. |
4 koleri Senti fortan agitighon de la animo pro ofendo au malkontento kaj ghin esprimi per vortoj kaj ago.
Prudenta homo ne koleras,
Kolero estas senutila. |
Char solvo pro ghi ne aperas,
Problemo ighas malfacila. |
3 koloro 1 Rugho, flavo, verdo, blanko, bluo, nigro estas koloroj. 2 Karaktero de intelekta verko, produktata per la elekto de la priskribitaj scenoj, sentoj, detaloj, vortoj, sonoj ktp.
La bildo havas kvar kolorojn:
Helrugho, verdo, flavo, bluo. |
Ghi montras multajn charmajn florojn.
Kaj en l’ aero flugas gruo. |
4 kombi 1 Purigi kaj ordigi la hararon per tia ilo. 2 Pretigi kotonon, lanon kaj similajn materialojn por shpinado per mashino.
La blua lago ludas ondetarojn,
Printempa vento kombas shiajn harojn. |
Ni remas en boato kaj per kanto
Agrabla ridetigas la najbarojn. |
2 komenci 1 Fari la unuan parton de afero au ago: ~i per Dio kaj fini per diablo. 2. Konsistigi la unuan parton de io: Tiu vorto ~as la frazon .
Ni komencis la festenon,
Chiuj montris ridmienon. |
Ni komencis drinki, manghi,
Kaj komencis vort-divenon. |
4 komerci Profesie intershanghi varojn , produktajhojn, celante akiri profiton.
Afero grava estas la komerco,
Necesas por ghi sperto kaj ekzerco. |
Komerco povas chiujn bone servi,
Necesas penlaboro, ja ne sherco. |
4 komforto Chio, kio igas la vivon pli facila, agrabla, senlaca.
Komforto ne mankas al bona hotelo;
Vi povas ripozi en mola fotelo. |
Komforta kuseno, komforta kurteno,
Komforta kanapo che rugha kandelo. |
4 komitato Organizajho el elektitaj personoj por plenumi difinitajn taskojn.
La komitato eklaboris,
Kaj la demandojn ghi esploris. |
Ghi diskutadis kaj kritikis,
La membroj chiuj tre fervoris. |
4 kompari 1 Interrilatigi du au plurajn aferojn por determini iliajn similecon au diferencon: ~u Esperanton kun la naciaj lingvoj, kaj vi vidos ghian superecon . 2 Interrilatigi du au plurajn personojn au aferojn por starigi ties relativan valoron: Ni ~u niajn fortojn . 3 Rilatigi tion, pri kio oni parolas, kun io analoga, por fari la ideon pli klara au pli poezia: Oni ofte ~as la junecon kun printempo .
Shi bele dancas senkompare.
Jen shi ekdancas kun li pare. |
Komparu nun iliajn movojn,
Shi ja superas tute klare. |
5 kompati Senti kortushon pro ies malfelicho kaj deziron ghin mildigi.
Virinon almozulo petis,
Kaj shi rigardon al li jhetis, |
Kompatis la chifonan viron,
Monerojn en lian manon metis. |
2 kompreni 1 Havi ghustan ideon pri la signifo de vorto, parolo ks: Li ~as la lingvon de birdoj . 2 Fari al si ghustan ideon pri la naturo, valoro, celo de io: ~i sian devon . 3 Havi la necesan scion, por fari ion: Shuisto pli bone ~as la shufaradon, ol la plej bona kemiisto .
Chu vi la sanon bone tenas?
Chu la gravecon vi komprenas? |
Kiu l’ sanon ignoradas
Al malsano sin altrenas. |
4 komuniki Konigi, sciigi, transigi.
Por komuniki lingvo gravas,
Komunan lingvon ni ne havas. |
Por tio taugas Esperanto.
Ja centprocente tio pravas. |
2 koni 1 Memori, ke oni iam vidis, audis, legis ion: Mi ~as tiun poemon . 2 havi, el sia propra sperto, pli-malpli klaran ideon pri io au pri la enhavo, uzado de io. 3 Havi ideon pri ies identeco.
Akvumu floron je l’ radiko,
Kaj konu l’ koron de amiko. |
Ghustigu la horloghon vian,
Por senerara hor-indiko. |
4 koncerni Havi specialan rilaton kun iu au io; aparte tushi, interesi iun au ion.
Ja kial vi koleras?
Chu tio vin koncernas? |
En moroj shi liberas.
Ja tio nun modernas. |
4 kondicho 1 Cirkonstanco, fakto, de kiu dependas la efektivigho de io. 2 Deviga arangho interkonsentita, de kies respekto dependas la valideco de arangho, kontrakto. 3 Chiu el la eksteraj cirkonstancoj, al kiuj persono au objekto estas submetata, kaj de kiuj dependas ies stato.
Favoras la kondichoj de klimato,
Tre bone kreskas plantoj de tomato. |
La nutraj fruktoj estas ja kondichoj
Por certigado de nia sanstato. |
4 konduki 1 Venigi iun au ion al iu loko. 2 Venigi iun al nova stato .
Dibocho kondukas al malsano.
Lernado kondukas al klereco. |
Sciigu la veron al infanoj,
Ke ili progresu en certeco. |
[La sekvanta pagho]
|