Lernado
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  

Vortareto por lernantoj (K)

de LAULUM

4 konduti Agi iamaniere en siaj rilatoj kun aliaj homoj.

Kiu bonkondutas,
Tiun oni shatas.

Kiu fikondutas,
Tiun oni batas.

4 konfesi 1 Publike deklari, kion oni kutime kredas vera. 2 Malkashe diri, malgrau la eblaj kauzoj de sindeteno. 3 Spontanee deklari ion malfavoran, malprofitan por si.

Se misfaron vi konfesas,
Do riprocho ne necesas.

Se vi krimon ne konfesas,
Oni kontrau vi procesas.


4 kongreso 1 Solena kunveno de samcelanoj. 2 La plej alta leghdona organizo de iuj landoj.

Kongreso de la asocio
Okazas chiam en julio.

Julio estas bona tempo,
Char multaj estas en ferio.

4 konscii 1 Scii siajn psikajn fenomenojn pri la okazajhoj de sia pensado kaj sensado. 2 Klare scii siajn agojn kaj travivajhojn.

Misfari oni povas sen konscio,
Tamen neniam kulpu kun intenco.

Ech se neniu punos vin pro tio,
Vin ja riprochos poste l’ konscienco.

4 konsenti Jesi.

Kiu silentas,
Tiu konsentas.

Vi ne konsentas?
Kial silentas?

5 konservi Zorgi, ke io ne difektighu, ne perdighu, ne pereu.

Manghajhojn ni konservas en glacio,
Memorojn ni konservas en kranio,

Vestajhojn ni konservas en komodo,
Sed tempon ni konservas en nenio.

4 konsideri 1 Atente esplori chiuflanke en la spirito: ~u la sekvojn de via ago . 2 Zorge atenti ion kiel motivon decidigan por agi au kiel alprenindan decidon: Li foriris, ne ~ante la doloron de siaj gepatroj . 3 Atribui, en sia spirito, ian econ al iu au io: Mi konsideras lin kiel amikon.

Konsideru antau faro,
Sed ne faru antau konsidero.

Por evito de eraro,
Bone konsideru en prefero.

3 konsili Diri al iu, kion li devas fari.

Konsilojn petu de l’ amikoj;
Chiu bezonas, en praktikoj,

Konsilojn de aliaj homoj,
Pri farto, artoj kaj teknikoj.

4 konsisti 1 Esti kunmetita el pluraj eroj: Unu horo konsistas el 60 minutoj. 2 Havi kiel chefan, esencan parton: Muziko ne ~as en sola frapado de klavoj.

El kio amikec’ konsistas?
Tri eroj en ghi ja ekzistas:

Interkompreno, amo, zorgo;
Amikoj fidelecon persistas.

4 konsoli Mildigi ies chagrenon, doloron, bedauron.

Ne konsolu min! Ne konsolu min!
Per parolo vi nur pikdoloras min!
Shi falis de chevalo,
La dorso shin doloris.

Kiel mia koro povus chesi plori,
Se vi min perfidis je la fin’!
Mi tuj al hospitalo
Shin portis kaj konsolis.

4 konstanta Tia, ke ghi ne shanghighas.

Konstanta zorgo de amikoj
Tre gravas por ni en praktikoj.

Konstantaj ghojo kaj trankvilo
Utilas pli ol la teknikoj.

4 konstati Rimarki kaj aserti la realecon de io post esplorado: ~i ies foreston .

Se vi konstatis jam misfaron,
Korektu tuje la eraron.

Se vi konstatis misfunkcion,
Prokrastu nepre ne riparon.

4 konstrui 1 Starigi domon, ponton, monumenton k.s. 2 Aranghi la partojn de tuto en bona ordo: ~i frazon, romanon . 3 Krei ion abstraktan: ~i pacon, unuecon, ligon .

Fabrikoj kanonojn konstruas,
Kanonoj konstruojn detruas.

Pro kio vanigi laborojn?
Pro kio militoj plu bruas?

4 kontenta Deziranta nenion alian ol tion, kion oni jam havas.

Kontenta koro,
Havenda oro.

Kontenta homo,
Sen pent’ kaj ploro.

 

1 kontrau Prepozicio kiu montras 1 lokon, kiu estas antau persono au objekto kun interspaco: Ili staras unu ~ la alia . 2 Objekton, kiu malhelpas pluan movon: Pro timo, shi starigis seghon kontrau la pordo . 3 Objekton, kies naturan pozicion , direkton au tendencon oni inversigas: La fisho saltas ~ la fluo . 4 Objekton, por kiu oni intershanghas ion: doni grenon ~ armilo . 5 Personon au objekton, kun kiu oni komparas alian: supereco de homo ~ bruto ne ekzistas . 6 Personon au objekton al kiu estas direktata ago au sento: agi fiere ~ iu . 7 Personon, al kiu estas direktata malamika, malfavora ago: iri milite ~ iun . 8 Objekton au aferon, al kiu estas direktata malhelpa, defenda, shirmanta ago: Chu vi estas por au ~ la propono ?

Kontrau pluvo, pluvmantelo;
Kontrau l’ suno, sunombrelo;

Kontrau fajro, akvoshpruco;
Kontrau premo, ekribelo.

4 konveni Esti konforma al tio, kion postulas la situacio, la reguloj, la moroj.

Kio konvenas al la vintro,
Ja ne konvenas al somero;

Kio konvenas al cilindro,
Ja ne konvenas al la sfero.

2 koro 1 Organo kiu pumpas sangon. 2 Tiu sama organo rigardata kiel sidejo de la sentoj (amo, deziroj, sufero, ghojo ktp).

 

 

 

Batas ritme nia koro.
Tre gravas sano por laboro.

Sana spirit’ en sana korpo.
Tenadu tion en memoro!

5 korbo Portebla ujo el kunplektitaj vergoj, herbaj trunketoj k.s. por enteni objektojn.

 

 

 

En manghajh-korbo, kelkaj panoj;
En frukto-korbo, ok bananoj;

En paper-korbo paperpecoj,
En bazar-korbo, floroj, flanoj.

4 korespondi Interrilati per leteroj.

Li skribas al shi, shi respondas.
La geamikoj korespondas.

Per intershangho de leteroj,
La amikeco daure ondas.

5 korpo 1 La tuto de la materiaj partoj de homo au besto. 2 Trunko de homo au besto. 3 La chefa parto de objekto.

 

En sana korp’ spirito sanas.
Ni ofte nian korpon banas.

Sportoj kaj bano tre utilas
La korpflegado ja ne vanas.

3 korto 1 Spaco chirkauita de konstruoj, al kiu malfermighas chambroj. 2 Chirkaubarita spaco antau, post au chirkau domo (en vilagho).

 

En la korto inter domoj,
Kreskas arboj kaj legomoj.

En somero belas floroj,
En autuno piroj, pomoj.

3 kosti 1 Esti achetebla je difinita prezo: La libro ~as 5 dolarojn . 2 Esti akirebla dank' al peno: Tiu verko ~is al li dek jarojn .

Ne havu fum-kutimon,
Ghi ne nur kostas monon,

Sed per ghi vi invitos
La kancer-demonon.

4 kotono Lanugo el nuksa frukto de unujara koton-planto, tre ofte uzata por fari teksajhon.

 


En vintro vato estas en bezono,
Kaj negho blankas kiel la kotono.

Ja negho ne taugas por varmigi,
Sed kreas plian froston en aldono.

5 koverto Papera saketo por enteni leteron kaj surskribi adreson.

Kiam la letero pretis,
En koverton mi ghin metis.

Iris al poshtoficejo,
En leterkeston mi ghin jhetis.

4 kovri 1 Kashi, shirmi au garni ion per io etendita sur ghi lau ghia tuta surfaco: ~i la kapon per tuko . 2 Kashi, shirmi, garni ion metite au etendite sur ghi lau ghia tuta surfaco: Negho ~is la stratojn . 3 Disjheti ion sur ion lau pli-malpli granda kvanto: Shi ~is sin per juveloj .

Varmega estas la somero,
Moskitoj svarmas en vespero.

Zumadas ili kaj min kovras,
Mi mansvingadas en kolero.

5 krajono Skribilo konsistanta el ligna bastoneto kun nigra au alikolora kerno.

Krajon-tranchilo ja tre etas,
En posho chiam servopretas.

Kiam krajonon mi akrigas,
En la tranchtruon mi ghin metas.

4 kravato Silka au alimateriala bendo uzata kiel ornamajho chirkau la kolo.

Kravato estas nur ornamo
Chirkau la kolo, ne por varmo.

Neniu per ghi trenkondukas
Sinjoron, ech ne en alarmo.

5 krei 1 Fari ion el nenio. 2 Verki, elfari ion tute novan.

Kamparanoj kreas grenojn,
Laboristoj la mashinojn,

La friponoj kreas ghenojn,
Militistoj domruinojn.

2 kredi Rigardi ion diritan kiel veron.

Mi kredas, ke turnighas nia tero.
Mi kredas, ke ekzistas ne Infero.

Mi kredas, ke utilas ne fiero.
Mi kredas, ke nin helpas ne kolero.

4 kremo 1 La grasa parto de lakto, kiu levighas al la surfaco kaj kiun oni buterigas per kirlado. 2 Plej eminenta parto de personaro.

El grasa lakt’ farighas kremo,
El kremo venas la butero.

Necesas sercho lau sistemo,
Por trovo de scienca vero.

3 kreski 1 Disvolvighi, evolui proksimighante al matureco. 2 Pligrandighi, plimultighi. 3 Farighi pli intensa, forta, granda.

Kreskas nombro de la homoj,
Kreskas homaj avidemoj.

Kreskas urboj, autoj, domoj,
Kreskas homaj vivproblemoj.

4 krevi 1 Disrompighi de granda interna premo. 2 Fendighi de skuo, malvarmo, sekeco ktp.

Pro ventego krevis shipa velo,
Pro frosteco krevis la botelo,

Pro ridego preskau krevis vintro,
La balono krevis pro tro-shvelo.

3 krii 1 Vochi laute kaj akre. 2 Diri tre laute kaj akravoche.

Kokviroj krias en mateno,
Drinkuloj krias en festeno,

Vendistoj krias en bazaro,
Aktoroj krias sur la sceno.

4 krochi 1 Pendigi per hoko: ~i pentrajhon sur muron . 2 Kunigi du objektojn enigante elstaran parton de unu en la alian: ~i vagonon kun lokomotivo .

Sur masto krochas sin la velo,
Sur vestohoko la chapelo,

Sur muro krochas sin pentrajhoj,
Juvela ringo sur orelo.

1 krom Prepozicio, signifanta, ke oni metas aparte la sekvantan ideon, ke oni ne konsideras ghin pro ghia escepteco au tute natura aparteno al la diritajho: Mi diras al vi nenion ~ pura vero. ~ Petro tie estis ankau chiuj aliaj miaj fratoj .

Nenio estas krom kabano,
Kaj krome achas lia sano.

Laboras pene liaj manoj,
Por vintraj vestoj krom la pano.

5 kruco 1 Signo formita de du linioj, kiuj iras unu tra la alia ortangule. 2 T-forma pendumilo.

Sur la preghejo kruco staras.
Kaj graka korvo sur ghin falas.

Ghi ne komprenas la simbolon,
Sed iuj diras: “Ghi skandalas!”

4 kruda 1 Natura, nepreparita, neprilaborita. 2 Maldelikata, neharmonia, malagrable impresanta. 3 Sovagha, brute fortega, malmildega.

Mangheblaj estas por la homoj,
Krudaj fruktoj kaj legomoj

Sed ne mangheblas kruda greno
Kaj kruda korvo kaj veneno.

4 kruro 1 La malsupra parto de la gambo inter la femuro kaj piedo. 2 Gambo .

Senkrura vermo malrapidas,
Dukrura homo tion vidas:

“Kial du krurojn ghi ne havas?”
Azeno kashe lin priridas.

4 kudri 1 Kunligi per fadeno traigante ghin tra la kunligajhoj per speciala pinta ilo: ~i manikon 2 Produkti per ~ado: ~i vestojn .

Tajloro kudras, por sinjoro,
Mantelon en malfrua horo.

Bezonas li kudromashinon,
Tial li penas en laboro.

4 kuiri Prepari manghajhon per fajro por fari ghin manghebla.

En kuirejon mi eniris,
Por ekbruligi mian pipon.

Maria bela tie kuiris,
Mi ame kisis shian lipon.

5 kuko Bakita frandajho el pasto kun sukero.

 

 

Shi bakis kukojn por la frato,
Sed tro varmegis shia pato.

La kukoj nigris kiel karbo,
Li mokis shin per manklakado.

5 kulero Manghilo kun tenilo kaj largha kava kapo en formo de duona ovo, uzata por cherpi supon.

 

Disputis forko kaj kulero
Pri siaj meritoj kun fiero.

Koleris ili kaj kverelis,
Rompighis tinte la telero.

5 kulpa Intence au konscie farinta ion riprochindan au punindan.

Vashington hakis en ghardeno
Cherizarbeton, sen kompreno.

Sed li konfesis sian kulpon
Al sia patro en chagreno.

4 kulturi 1 Kultivi. 2 Bredi. 3 Meti ion en favorajn kondichojn, por ke ghi kreskadu kaj multighu. 4 Perfektigi la spiritan evoluon de homo per edukado.

Kulturi homojn, kulturi florojn,
Kulturo havas grandan valoron.

Diversaj estas homaj kulturoj,
Por ilin teni faru laborojn.

1 kun Prepozicio signifanta akompanon de homo au afero en la sama loko, sama tempo, por la sama celo, au rigardata kiel karakterizajho au cirkonstanco.

Kun geamikoj mi promenis,
Kun plezuro ni envenis

En florghardenon, kun permeso
En golflud’ ni partoprenis.

3 kuri 1 Sin movi rapidege ofte kun ambau piedoj en la aero. 2 Movighi rapide kontinue.

La tempo kuras jar’ post jaro,
Senchese kreskas la homaro.

Tutmonde kuras la rivaloj,
Senfine iras la batalo.

5 kuraci Resanigi.

Kuracisto ne kuracas,
Se pro peno vi tro lacas.

Se kverelas la najbaroj,
Se armeoj ekmalpacas.

5 kuragha Sentima.

Kuraghaj homoj morton spitas,
Mortspitajn homon chiuj timas.

Se du armeoj ekmilitas,
Soldatoj en amas’ viktimas.

4 kurba Ne rekta, nek konsistanta el rektaj partoj.

Kurba estas kapra korno,
Kurba estas nova luno,

Kurba estas brova formo,
Kurba estas la kolumo.

4 kurioza Ekscitanta la scivolon kaj intereson per sia malofteco kaj eksterordinareco.

Tre kuriozas la kutimo
Kapbalanci por esprimo

De neo kaj per kaposkuo
Prijesi. Vidu trans landlimo!

4 kurso 1 Serio da lecionoj, konsistiganta regulan instruon pri scienco, arto au metio. 2 Vojlinio, uzata au intencata por regule kunigi du punktojn.

Lernantoj de l’ Esperanto-kurso
Partoprenas en konkurso,

Post la strecha aktivado,
Sin amuzas per ekskurso.

5 kurzo Prezo de akcioj, obligacioj, mono kaj varoj .

La kurzo levas sin kaj falas.
La spekulantoj shvitas, palas.

Nenian kurson ili studas,
Chirkau la kurzo mortbatalas.

4 kushi 1 Sin meti en horizontala pozicio por ripozi. 2 Esti metita sur io lau sia plej granda surfaco . 3 Trovighi, esti, enesti.

Malgrasa viro kushas sur la tero,
En la okuloj kushas malespero.

Kial do li ne kushas hejme, lite,
Tiel ekstere kushas en mizero?

4 kutimi Akiri fortan emon al la ago pro ripetado.

Ni kutimas ellitighi frue,
Ne kutimas fumi, drinki ghue.

Por akiri bonajn vivkutimojn,
Oni devas zorgi kontinue.

4 kuvo Granda ronda vazo pli largha ol profunda por bano, vesto-lavo ktp.

 

 

En kuvo li infanon banis,
La malgrandulo dikis, sanis.

Ghi viglis tro, renversis l’ ujon,
La purigado tute vanis.

4 kvadrato 1 Rektangulo kies kvar lateroj estas egalaj. 2 La dua potenco de nombro au kvanto. 3 Objekto kun proksimuma formo de ~o.

Sur la kvadrata placo,
Najbare de l’ palaco

Kunvenis homamaso
Por defend’ de paco.

4 kvalito 1 Chiu el la diferencaj manieroj kiel objektoj impresas niajn sensojn kaj kiuj konsistigas ghian ecaron, staton, eksteron, karakteron kc. 2 Grado de boneco. 3 Speciala povo, propra efiko de io. 4 Chiu el la moralaj au intelektaj ecoj, kiuj faras, ke persono estas tia kaj ne alia.

Ja grava estas kvanto,
Pli gravas la kvalito.

Malgranda diamanto
Valoras pli ol litoj.

1 kvankam Subjunkcio, montranta kauzon au motivon, el kiu devus rezulti efiko, kiu tamen ne estighas.

Kvankam interreton ni disponas,
Tamen ghia servo nun ne bonas.

Mankas al ni tauga komunlingvo,
Esperanto tian helpon donas.


Kvankam interreton ni posedas,
Tamen chiujn servi ghi ne pretas.

Mankas al ni tauga komunlingvo!
Kiu chiam por ni interpretas?

4 kvanto 1 Pli au malpli granda mezuro au nombro de objektoj au personoj. 2 Esprimo de grando: ~o de movo .

Se ne estas ia kvanto,
Ankau estas ne kvalito.

Se ne estas diamanto,
Shtonoj plenas je merito.

1 kvar Nombro du kaj du.

En chiu jaro estas kvar sezonoj,
Po kvar piedojn havas la leonoj,

Dek kvin minutoj estas hor-kvarono,
Kvar kordojn havas chiu violono.

1 kvazau 1 Subjunkcio por enkonduki subpropozicion de fikcia komparo au subjektan au objektan subpropozicion kun sama nuanco de fikcio: Shi lerte naghas, kvazau shi estus fisho . 2 Vorto por enkonduki komparon fikcian pri substantivo au adjektivo : Li kushas ~ mortinto . 3 Adverbo signifanta “proksimume tiel, laushajne, iamaniere”: Shiaj okuloj ~ paroladis.

La avo kushas kvazau senkonscia,
L’ avino krias kvazau hom’ ebria.

Tremadas ili, kvazau frosto regus,
Pro sufero de malsano malaria.

1 kvar Nombro du kaj du.

En chiu jaro estas kvar sezonoj,
Po kvar piedojn havas la leonoj,

Dek kvin minutoj estas hor-kvarono,
Kvar kordojn havas chiu violono.

4 kvieta 1 Tia ke ghi ne ekscitas la sensojn, ne perturbas la ripozon. 2 Ne montranta ekscitecon, havanta nepasian pacan aspekton. 3 Nekolerema, ne facile incitebla, pacema; malsovagha.

En vilagh’ kvieta,
Vivas la anghelo,

Kun okul’ rideta
Brila kiel stelo.

1 kvin Nombro du kaj tri.

Kvin fingrojn havas unu mano,
Kvin sensojn havas ech infano,

Kvin stelojn havas nia flago,
Ne kvinan kruron havas rano.

 


 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688