I Kiam mi estis 23-jara,
mi volis mortigi min, char mia amatino rifuzis mian geedzigho-proponon. Tiam estis
vintro. Mi veturis 800 km al Tokio por peti helpon de mia frato, kiu loghis tie.
Kiam mi atingis lian hejmon, mi glaciighis kaj morte lacighis. Sekvavespere
miaj gepatroj venis al Tokio, kaj ni diskutis mian estontecon. Fine mi decidis
iri al la Oomoto-centro por asketado. Tiam mi legis la libron "Esplorado
de Vivghojo" de majstro Hidemaru Deguchi kaj profunde ravighis. Lerninte,
ke chiu havas sian mision, mi trovis mian celon: bonigi la kompanion de mia patro. La
kompanio Swany fabrikis vintrajn gantojn. Mi longe cerbumis kaj decidis eksporti
gantojn. En 1964 mi flugis al Novjorko. Tie mi petis
al kelnerino: "Hotto-miruku, remon-ti, hurai-egu", sed neniu komprenis
min malgrau mia multfoja ripetado. Tiumomente japana studento eniris kaj helpis:
"Hot milk, tea with lemon, and fried egg." Ekshvitis mia tuta korpo.
Mi dungis interpretiston kaj vizitis kelkajn klientojn sed mi ne sukcesis. Por
serchi klientojn mi vojaghis tra la tuta mondo. En taksio mi ofertis manplenon
da mono kaj la taksiisto mem prenis la ghustan sumon. En restoracio, mi ne sciis
kiel mendi manghajhojn. Chiu lando havas siajn kutimojn, valuton, ktp. Kiam mi
revenis al Tokio, miaj gamboj ne stabilis kaj mi suferis pro somnambulismo. Rezulte
de la vojagho, mi konstatis, ke necesas lerni la anglan lingvon. Dum kvar jaroj
mi lernis la anglan per radio. Poste mi ekvendis gantojn per mia uzo de la angla. Tiam
la jhurnalo "Asahi" eldonis libron "Raporto de Esperantujo",
kiun verkis s-ro Kyotaro Deguchi. Mi eksciis, ke ekzistas lingva paradizo, dum
mi lernadas la anglan. Mi ekscitighis kaj decidis lerni Esperanton. II Jaron
post jaro miaj vendo-klopodoj ighis sukcesaj, mi akiris 100 klientojn, kaj chirkauveturis
la globon centfoje. Dum la 60-aj jaroj, ni fabrikis en Japanio. Tamen achetistoj
ne plu venis al Japanio, sed iris al Koreio, kaj nia vendado falis je 30% chiujare.
En 1970 ni decidis investi en Koreio. Necesis granda
klopodo por lanchi fabrikon en Koreio, kaj mi devis lerni la korean lingvon. Mi
preterlasis la celon lerni Esperanton. Tie 1000 dungitoj fabrikis gantojn. Tamen
kelkajn jarojn poste achetistoj prefere iris al Chinio ol al Koreio. Kial? Monata
salajro por chiu laboranto en Koreio estis 400 dolaroj, tamen en Chinio nur 80,
do ni ne povis konkurenci. Niaj vendoj malpliighis kaj la kompanio ighis deficita.
Pro tiu minaca situacio, ni decidis fabriki en Chinio. Antau
ol ekfabriki, mi flugis de nia gubernio Kagawa al Shanhajo 6-foje. Mi kunsidis
ses semajnojn por penigaj diskutoj kun la loka registaro. La 14-an de majo 1984,
ni subskribis kontrakton. Ni sendis 4 estraranojn por dungi 400 chinojn. En
la 1-a jaro granda deficito aperis. Mi cerbumis
profunde, chu lerni la chinan au Esperanton. Finfine mi decidis lerni Esperanton
kaj invitis s-inon Sutton, prezidanton de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, kiu instruis
al mi Esperanton tri horojn chiuvespere. En 3000
horoj mi lernis 3000 vortojn, sed mi jam forgesis la duonon. Tio signifas, ke
por lerni unu vorton mi bezonas 2 horojn. Do mi bezonas ankorau 3000 horojn ghis
kiam mi povos partpreni en UK sen problemo lingva. Antau
5 jaroj, la shtata televido NHK elsendis vespere 1-horan raporton pri mia kompanio
Swany, dirante, ke Chinio volas forpeli Swany al Japanio. Tio kauzis panikon inter
industriistoj en Japanio, kaj chiuj kredis ke Swany facile bankrotos. Ankorau
3 mis-reprezentojn la elsendo kredigis al la tuta Japanio. Ni
procesis kontrau NHK pro tio, ke ghi faris neghustan raporton, kiu kauzis al nia
kompanio grandan perdon. Neatendita efiko de la proceso estis helpo al propagando
pri Esperanto. III Julie
de 2000 en Tel-Avivo mi rigardis CNN-elsendon. Usona eksprezidento Ford rakontis,
ke kiam li estis junulo, li forte deziris stimuli pri iuj aferoj. Li achetis tutpaghan
reklamon en "New York Times" kaj tiel li akiris multajn subtenantojn. Mi
decidis fari reklamon kun titolo "Nun, chu ni elektas la anglan?" sur
tuta pagho en jhurnalo, kiun legas 3 milionoj de entreprenistoj en Japanio. Jen
la chefa enhavo de mia reklamo: Estas Nobelpremio pri scienco. Ricevis ghin 198
usonanoj, 69 britoj, germanoj kaj francoj; kaj Japanio estas la 13-a lando kun
nur 6 premiitoj. Dum azianoj kaj afrikanoj penadas lerni la anglan, usonanoj kuras
antauen. En tekniko, kino, muziko, sporto ktp., angla-lingvanoj havas nekalkuleblan
avantaghon. En chiu mondoparto diskriminacio en laboro, salajro, kaj ech en geedzigho
okazas lau nivelo de la angla. Mi pensas, ke se
mia reklamo kaptos kelkajn entreprenistojn, eblos kolekti monon por reklami en
gravaj jhurnaloj en Europo, por atentigi pri lingvaj problemoj, kaj proponi solvon.
En Tokio, nekonato vidis min kaj demandis chu mi
estas prezidanto de Swany. Antaue NHK damaghis min, sed aliflanke famigis min,
kaj tiu famo atentigos multajn homojn pri mia reklamo. Estas proverbo en Oomoto
"Fia parolo, fina bono". IV Daure
plivarmighas la vintroj kaj niaj gantoj malpli multe vendighas. Mi
daure deziris tekon kun bastono, kiam mi vojaghis. Mi profunde pensis, kiel la
tenilo povas movighi al loko super la centro de la teko. Antau 5 jaroj Dio subite
donis al mi grandan ideon: munti kurban tubon flanke de la teko. Bonvolu vidi:
oni suprentiras la tenilon, kaj ghi movighas super la mezon. Do, eblas uzi ghin
kiel bastonon. Mi nomis ghin EZ-SWANY. Tirado de
klinita teko dominadis tra la mondo, sed kun mia invento eblas pushi rekte starantan
tekon. Por tiri 10-kilograman tekon, necesas 3-kilograma forto, sed EZ-SWANY eblas
pushi per nur duonkilogramo; kaj ni akiris mondajn patentojn. Komence
chiuj estraranoj subtenis tiun projekton, sed ni bezonis milionon da dolaroj jare
por evoluigho. Chiuj estraranoj ekkontrauis la projekton: antau du jaroj ili insistis
ke ni devas rezigni, char ghis tiam ni perdis 4 milionojn. Sed mi persistis, char
chiuj achetintoj laudis mian tekon: sufichas nur tushi la tenilon kaj ghi movighas
kvazau sur glacio; au pushi charon estas hontige, sed kun EZ-SWANY, ne rimarkeblas
ke oni uzas ghin kiel bastonon. Nekredeble rikoltis
mia persisteco: Subite altighis la vendado de EZ-SWANY. La vendado atingis milionon
da dolaroj, kaj 12 mil tekojn jare. Do mi kredas, ke EZ-SWANY estos la plej populara
teko en la mondo. Mi ricevos patentan honorarion
kaj pagos unupaghan reklamon. Mi volas skui gvidantojn en Japanio por harmonio
inter popoloj kaj la monda paco. V En
1996 mi partoprenis la Pragan UK. Revenante hejmen en aviadilo de la Brita Aviada
Kompanio (British Airways), iu demandis min kial mi vizitis Pragon. Mi respondis
ke mi partoprenis la kongreson de Esperanto. Do li donis al mi magazinon, en kiu
estis 5-pagha artikolo "Unu lingvo por Europo". En
la artikolo iu diris, ke preskau chiuj uzas la anglan internacie, do ne necesas
plupensi pri la lingva problemo. En ghi usona esperantisto verkis, ke egalas chiuj
popoloj eterne, Esperanton eblas lerni plej facile, la misio de esperantistoj
estas daurigi sian agadon, ghis kiam la mondo bezonas komunan lingvon. Mi
pensas, ke tio estu instigo al ni kaj Oomotanoj. Mi
volas peti la sekvajn generaciojn nepre lerni Esperanton. Estas mia espero ke
tio instigos lingvan revolucion. Jen, sonoras la
lingva revolucio. ------------------ * La artikolo estas prelego de s-ro
Ecuo Mijoshi en la Oomota fakkunsido julie 2001, en la 86-a UK en Zagrebo. Ni
faris al ghi mallongigon lau permeso de la autoro. ** La autoro estas estrarano
de EPA de Oomoto, dumviva membro de UEA kaj JEI, direktoro de WFM (World Federalist
Movement en New York), prezidanto de Swany Korporacio (japana kompanio). Retposhto:
e.miyoshi@swany.co.jp
|