kiu estas kiu en E-ujo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

 

 

 
 
  

Osmo Buller: Esperantisto de la Jaro 2001

    "La Ondo de Esperanto" iniciatis en 1998 elekton de la "Esperantisto de la Jaro". Al la projekto alighis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la E-komunumo. La unua laureato en 1998 ighis William Auld; en 1999 -- Kep Enderby; en 2000 -- Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. La 15-an de decembro 2001 estis anoncita la rezulto de tiu-jara vochdonado: Osmo Buller kaj Claude Piron ricevis po 4 vochoj; Renato Corsetti -- 3. Rob Moerbeek -- 2; sep personoj -- po 1. Osmo Buller estas elektita kiel la Esperantisto de la Jaro 2001, char li ricevis du kandidatigojn kaj Piron nur unu. Gratulon al Osmo Buller!

    La TTT-ejo de UEA <www.uea.org> informis en "Gazetaraj Komunikoj", ke Osmo Buller, kiu forlasos la oficon de ghenerala direktoro de UEA fine de februaro 2002, farighos direktoro de Pa"a"talo-Instituto, kies sidejo estas en Taivalkoski, naskighloko de la populara finna verkisto Kalle Pa"a"talo (1919-2000) kaj de Buller mem.

    Por multaj e-istoj el Chinio, Buller unue montris siajn talenton kaj entuziasmon al nia movado en la 71-a UK en Pekino en 1986. En tiu jaro li unuafoje vizitis Chinion. Ekde tiam, en multaj universalaj kongresoj de Esperanto kaj en la Centra Oficejo, kie kelkaj chinaj aktivuloj laboris kiel volontuloj, Buller konstante impresis chinojn per siaj amo al Esperanto kaj sindedichemo al la laboro. En septembro de 2001 Buller la triafojon vizitis Chinion por esplorado de la invito de ChEL por UK en 2004 en Pekino. La koincido montras, ke shajne estus iu, kiu planas la tuton -- la direktora periodo de Buller en UEA komencighis per preparo por la unua UK en Chinio, kaj finighas en esplorado, diskutado kaj decido pri la dua UK en Chinio. En Kroatio Buller mem diris ion similan: ke lia UEA-oficista vivo plenumis la tutan alfabeton -- de A ghis Z, char en 1985, de la Augsburga UK li eklaboris por la CO kaj en 2001, en la Zagreba UK li demisiis.

    China proverbo diras: "En la mondo ne ekzistas senfina festeno."

    Malgrau tio ni sentas bedauron pro lia foriro. Por chinaj e-istoj, li estas ne nur diligenta kaj talenta direktoro de UEA, sed ankau sincera amiko helpema kaj kunlaborema. Kvankam li ne plu laboros kiel oficisto de CO, ni tamen kredas, ke li restos en nia komunumo kiel fidela kaj aktiva samideano. Bondezirojn kaj dankojn al Osmo Buller -- el popola Chinio.

    En la momento, kiam Buller adiauas sian oficon en la CO, ni shatus prezenti al vi la interparolon de Yu Tao kaj Osmo Buller en 1996, kiu aperis en la revuo El Popola Chinio en la 4-a numero de 1997 kun la titolo "Bela Juna Bovisto".

Bela Juna Bovisto -- Intervjuo kun s-ro Osmo Buller


 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688