kiu estas kiu en E-ujo
     
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  
 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 
   

S-ro Takenaka Ghisuke

de ZHU MINGYI

    En la aprila numero de "Esperanto" aperis nekrologo pri s-ro Takenaka Ghisuke (1904-2001), kiu forpasis en la agho de 97 jaroj pro akcidento la 4-an de januaro 2001. Tio ege surprizis min, char lau mi tiel bonkora homo kiel li ne devus forpasi tiel.

    S-ro Takenaka Ghisuke laboris kiel peranto de EPCh 30 jarojn en Japanio. Mi audis, ke li peris EPCh ekde la 11-a de novembro 1967, kiam japana e-isto Jui Chunoshin sin bruligis antau la rezidejo de la japana chefministro Sato, protestante kontrau vizito al Usono. S-ro Jui Chunoshin estis malnova amiko de chinaj e-istoj. Antau la sinbruligo, li diris, ke li ege maltrankvilas pro tio, ke li ankorau ne trovis sekvan peranton de EPCh en Japanio. En tiu situacio s-ro Takenaka Ghisuke volonte akceptis tiun gravan kaj sinceran taskon konfiditan de s-ro Jui Chunoshin.

    Mi konatighis kun s-ro Takenaka Ghisuke en 1973, kiam s-ro Jhelezo gvidis chinan E-delegacion por cheesti la 60-an Kongreson de Japanaj Esperantistoj en Kameoka. Antau la vojagho ni decidis viziti s-ron Takenaka Ghisuke dum la kongresaj tagoj. Kiam ni atingis Nagojon, s-ro Takenaka Ghisuke kaj aliaj lokaj e-istoj nin bonvenigis. Post kunsido kaj tagmezmangho ni iris viziti s-ron Takenaka Ghisuke en lia hejmo.

    S-ro Takenaka Ghisuke estis emerito de chiovenda kompanio, kun nealta enspezo. Li vivis ne riche kaj apartenis al la simpla popolo. Tiam li, 70-jara, biciklis por renkontighi kun ni. Nealta kaj maldika, li malofte parolis kaj chiam staris malantau aliaj, kiuj venis renkontighi kun ni. Informighinte, ke ni vizitos lian hejmon, li ne sciis kion diri pro emocio. Li murmuris japane al kelkaj japanaj e-istoj. Poste mi sciis, ke li ege ghojis, ke ni vizitos lian hejmon, sed li maltrankvilighis pro tio, ke li ne havas auton por veturigi nin. Poste ni interkonsentis, ke li biciklu hejmen kaj ni veturu tien per auto.

    Lia domo kaj korto estis negrandaj, sed bonorde aranghitaj kaj ege puraj. En la salono ni intime interparolis kun li kaj dankis lin pro lia kontribuo al EPCh, prezentante al li donacon, kiun ni alportis el Chinio. Ni vizitis lian legochambron, en kiu ni vidis multajn E-librojn eldonitajn de Chinio kaj jarkolektojn de EPCh bonorde vicigitajn. Escepte de la unua numero de EPCh, li havis chiujn numerojn kaj bindis ilin. Reveninte al Chinio, ni sendis al li la unuan numeron de EPCh kaj tiel kontentigis lian deziron havi kompleton da EPCh.

    En 1974 la China E-Ligo invitis japanajn e-istojn al Chinio. En la japana delegacio estis ankau s-ro Takenaka Ghisuke. Tiufoje mi havis felichon akompani ilin dum la vojagho en Pekino, Shanhajo kaj Kantono. Che la fino de la vojagho okazis en Kantono kunsido, en kiu la japanaj amikoj parolis pri siaj impresoj pri la vojagho. En la kunsido regis varma etoso. Oni parolis multon, kiun bedaurinde mi ne bone memoras nun. Tamen la parolon de S-ro Takenaka Ghisuke mi ne forgesis ech hodiau. Li dankis ChEL pro ghiaj invito kaj gastigo al li. Li diris, ke alie li, malricha, ne havis eblecon viziti Chinion; li neniam imagis, ke li povas tranokti en la hotelo, en kiu iam loghis Ho Chi Minh; en Kantono li manghis supon el molshela kelonio, kiun li neniam antaue manghis pro manko de mono... Li finis sian parolon trifoje dirante "Korajn dankojn". Lia parolo estis nelonga, sed sincera kaj kortusha.

    S-ro Takenaka Ghisuke serioze kaj diligente labori por EPCh. Li enlistigis chiujn trovitajn nomojn kaj adresojn de japanaj e-istoj kaj skribis al ili por konigi EPCh abonigi ilin. En chiuj E-aktivadoj li chiam entuziasme propagandis EPCh por havigi al ghi pli multe da novaj abonantoj. Lau la notoj de la listo, li skribis al la malnovaj abonantoj por sugesti al ili tri monatojn antaue, ke ili daure abonu EPCh. Chiujare li varbis por EPCh 200-300 legantojn, almenau 100, kaj li chiam akurate reguligis kun ni la konton. Tiel li laboris por EPCh 30 jarojn ghis lia sano ne permesis.

    S-ro Takenaka Ghisuke esperantistighis en 1922. Li estis unu el la fondintoj de la Nagoja E-Asocio, kiu naskighis en 1930, kaj delegito de UEA.

    Mi malofte kontaktighis kun s-ro Takenaka Ghisuke kaj malmulte sciis pri li, sed li estis maljunulo, kiun mi estimas kaj amas. Kiam mi informighis pri lia forpaso, mi sentis grandan bedauron kaj doloron. Mi verkis tiun mallongan artikolon por rememorigi pri li kaj por adiaui lin.

Rilata artikolo: GhISUKE TAKENAKA

 

 

 

  Esp-novajhoj
  Kalendaro
  Korespondi Deziras
  Lernado
  Historio de Esperanto
  Kiu estas kiu en E-ujo
  Forumo
  Radio
  E-organizoj
  Amuzejo
  E-Literaturo
 
 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16