Ghisuke Takenaka, peranto de EPCh
(1)
Kulturis la verdejon senlace per piocho,
Sepdek nau plenajn jarojn en la hejmloko sia,
Fervoris chiam lia poresperanta vocho.
Subite l' ghardeniston forrabis
akcidento,
La suno eklipsighis en blua l' firmamento.
Doloras mia koro en chi funebra horo,
Freshighas rememoroj pri li en chi momento.
Pre(2) dek
nau jaroj ree mi vidis lin persone,
Che la fervojstaci' de Nagoja te-salone.
"Vi centojn abonigis," mi ekparolis al li,
"Chu povus vi nin helpi per sperto lecione?"
"Amiko mia Jui Chunoshin (3),
antau sia
Protesta sinbruligo pro l' kazo Vjetnamia,
Min petis plu peradi EPCh anstataue,
Kaj sekve komencighis la aktivado mia."
EPCh estas, lau li, kaj bela kaj valora,
Por la Esperantujo ornamo vere flora.
Li pene varbis por ghi per plena energio,
Spite al malfaciloj kaj chio malfavora.
"En chiu foj' de mia vizito al
kunveno,
Mi portas abonilojn kune kun specimeno,
Demandas senescepte la renkontitajn homojn:
"Ne helpos vi EPCh per abono-subteno?"
Per hom' post hom' longighis la
abonantolisto,
Senchese li klopodis kun bravo kaj persisto.
Sukceson li atingis ja eksterordinraran.
En la movado nia li estis optimisto.
Forpasis Takenaka, fidela batalanto
Por nobla idealo, por I. L.(4)
Esperanto.
Mi kredas ke sub lia influo de modelo
Aperos daurigantoj en rimarkinda kvanto.