Tri personoj Shi, Luo
kaj Jiang estas hejtisto, bremsisto kaj lokomotivestro (ne lauvice)
de trajno. En la trajno estas tri komercistoj, kies familiaj nomoj
estas samaj kiel tiuj de la tri laboristoj, ili estas sinjoroj
Shi, Luo kaj Jiang.
1.Sinjoro Luo loghas en
Singapuro.
2. La bremsisto loghas
en loko trovighanta duonvoje de Hongkong al Singapuro.
3. Sinjoro Jiang chiujare
enspezas dudek mil usonajn dolarojn.
4. La enspezo de komercisto,
kiu loghas plej proksime al la bremsisto, estas trioblo de la
enspezo de la bremsisto.
5. Shi venkis la hejtiston
en bilardo.
6. Komercisto, kies familia
nomo estas sama kiel tiu de la bremsisto, loghas en Hongkong.
Respondu, kiu estas la
lokomotivestro
[Solvo]
|