Amuzejo
     
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

   
 
   

La solvo de "Malfacile solvebla enigmo"

La bremsisto loghas en loko trovighanta survoje de Hongkong al Singapuro kaj estas najbaro de la sinjoro, kies enspezo estas trioblo de lia enspezo. Tiu sinjoro ne estas sinjoro Luo, char li loghas en Singapuro, nek sinjoro Jiang, char li chiujare enspezas dudek mil usonajn dolarojn, tiu sumo ne povas esti dividita per tri sen resto. Tial la najbaro de la bremsisto certe estas sinjoro Shi.

La komercisto, kies familia nomo estas sama kiel tiu de la bremsisto, loghas en Hongkong. Li ne estas sinjoro Luo, char Luo loghas en Singapuro, nek sinjoro Shi, char la lasta estas najbaro de la bremsisto, kiu loghas en loko trovighanta survoje de Hongkong al Singapuro. Tial li certe estas sinjoro Jiang.

Samkiel tiu sinjoro, ankau la bremsisto havas familian nomon Jiang.

En la bilardo Shi venkis la hejtiston, sekve tiu chi certe havas familian nomon Luo.

Tial la lokomotivestro certe havas familian nomon Shi.

 

  Esp-novajhoj
  Kalendaro
  Korespondi Deziras
  Lernado
  Historio de Esperanto
  Kiu estas kiu en E-ujo
  Forumo
  Radio
  E-organizoj
  Amuzejo
  E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16