Antau ni
estas multe da vilaghaj metiartajhoj. Oni demandas: "Kiu ilin
faris?"
Ili plejparte
rilatas al popola folkloro. Ghenerale ili estas faritaj antau
la Printempa Festo kaj aliaj festoj kaj iliaj kreintoj estas
virinoj. Char la viroj sin okupas chefe pri kamplaboro, ili
ne havas tempon por arta aktivado, dum la virinoj sin okupas
pri dommastrumado, kvankam ankau tiu estas peza, tamen ili ne
estas katenitaj de kamplaboro kaj havas sufiche da liberaj horoj.
En nelaborplenaj sezonoj kaj antau festoj ili faras metiartajhojn
per kudrado, tinkturado, brodado, tondado kaj tajlorado lau
lokaj moroj. Tial la kreado kaj heredado de vilaghaj artajhoj
strikte rilatas al virinoj. Sube mi konigos kelke da metiartajhoj
faritaj de chinaj virinoj.
Farunaj modlajhoj
Papertondajhoj
Brodajhoj
Tolaj objektoj