La
papertondajhoj au papertranchajhoj ofte vidighas sur fenestroj,
plafono, terlito kaj pordoj en norda Chinio. En multaj lokoj
de Chinio la knabinoj devas lerni brodi, teksi, tajli, tondi
kaj tranchi jam de sia infanagho, tial tondiloj kaj papero estas
ofte uzataj de ili. Oni opinias, ke la rafineco de papertondajhoj
povas montri la saghecon kaj spritecon de la tondantaj knabinoj.
En la vivo la knabinoj efektive rigardas papertondajhojn kiel
esprimon de siaj sentoj.
En Chinio
estas multaj skoloj de papertondado, chiu kun siaj propraj trajtoj.
Ghenerale la papertondajhoj en nordokcidenta Chinio estas simplaj
kaj maldelikataj, tiuj en la chemaraj regionoj--delikataj kaj
tiuj en suda Guangdong -- luksaj. Koncerne iliajn temojn, tiuj
en Gansu, Shaanxi kaj Shanxi kaj tiuj faritaj de chinaj nacimalplimultanoj
mjau-oj estas misteraj kaj primitivecaj. La de ili faritaj papertondajhoj
kun figuroj de ranoj, serpentoj, fishoj, birdoj, drakoj kaj
bestoj ofte imagigas pri bildoj sur koloraj ceramikajhoj kaj
rokmuroj. La reciproka konfirmo de historiaj objektoj kaj tradiciaj
papertondajhoj montras ilian komunan artan koncepton kaj formigan
arton, tial la papertondajhoj havas ankau arkeologian valoron.
Enhave ili, strikte rilataj al folkloroj, ne disighas de bondeziro
al la vivo kaj generado. Tigra formo estas simbolo de vivolongigo.
Papertondajhoj kun bildoj de arboj kaj cervokapo aludas protekton
kaj daurigon de la vivo, dum la bildoj de fishoj, lotusfloroj,
kalabasoj, drakoj, feniksoj kaj infano sur lotusfloro montras
deziron pri nasko de multe da infanoj.
La pli-ol-80-jara
Ku Shulan estas ordinara kamparanino vivanta sur la Leusa Altebenajho
en Shaanxi-provinco, nordokcidenta Chinio. En sia juna agho
shi vivis malfacile, tamen shi, denaska optimistino, shatis
kanton. Shi ofte kantante faris kampan laboron. Shi estas lerta
ankau en papertondado kaj samvilaghanoj tre shatas shiajn verkojn.
Pro tio shi sentis grandan ghojon. Aspiro al la bela vivo estas
klare videbla sur shiaj papertondajhoj, kio estas ankau trajto
de kamparaj artoj de Chinio. Ku loghas en ordinara kaverndomo
en Shaanxi, kiun shi dekoris kiel domon de arto. Meze de la
muro pendas bildo "Virino de Papertondado". Shi konigis: "Tio
estas mi!" Shi eble ornamis eluzitan kartonan keston per paperpecoj
superfluaj en papertondado. Shi eltondis grandan elektran lampon
kaj sunon kiel simbolon de lumo. Shia materia vivo estas malfacila,
tamen la spirita richa.
La laborulinoj
lertaj en papertondado estas certe kompetentaj en dom-mastrumado
kaj bone fasonas vestojn por siaj familianoj. Su Lanhua ja estas
tia virino. En la 4-jara agho shi faris papertondajhon el folioj
de persimonoj kaj, 13-jara, shi famighis kiel lerta knabino.
Nun shi, 85-jara, restas vestita bonorde kaj pure, kio facile
rememorigas pri shia beleco en la juneco. Estas admirinda shia
imagipovo. Shi chiam sukcese kaj ekzakte faras papertondajhojn.
Shi konas multe da historiaj teatrajhoj. La de shi faritaj teatraj
figuroj estas simplaj kaj versimilaj.
Menciindaj
estas papertondajhoj de chinaj nacimalplimultoj. Mi prenu tiujn
de mjau-oj en Guizhou-provinco kiel ekzemplon. Ili estas ofte
uzataj kiel modelo de brodajhoj, kiuj montras la antikvan kulturon
kaj mitojn kaj legendojn de mjauoj. El ili klare troveblas legendoj
similaj al tiuj de han-nacio. Tio montras ankau la reciprokan
influon de mjau-oj kaj han-oj kaj la klanan devenon. Ghenerale
la mjau-aj papertondajhoj estas viglaj kaj iom strangaj. Ili
impresas mistere movite.