La farunaj
modlajhoj estas faritaj por kulto al la prapatroj, chielo kaj
tero, por geedzigho, funebro, festoj, datreveno de la naskightago
k.a. Ili estas ofte vidataj en kamparoj de norda Chinio, kie
tritiko estas vaste kulturata.
La farunaj
modlajhoj estas faritaj lau bezono de malsamaj moroj. Estas
farunaj insektoj, bestoj, melonoj, fishoj, floroj, birdoj kaj
homoj. Kvankam diferencaj en malsamaj lokoj, ili havas komunan
trajton: La farunaj modlajhoj en Shaanxi-, Shanxi- kaj Gansu-provincoj
havas tigran formon kun signifo eviti perverson kaj katastrofon
kaj garantii pacon kaj sekurecon. Lau la historia deveno ili
rilatas al la totema kulto kaj klana kredo.
Samkiel aliaj
vilaghaj artajhoj, la farunaj modlajhoj chiam temas pri la sama
afero, t.e. vivo kaj nasko. La tipa ekzemplo estas soleno de
infana unu-monatigho au unu-jarigho. El la amaso da donacoj
tiuj de la onklo kaj avino de la patrina flanko estas plej atentataj,
char ili reprezentas la matriarkan familion. Ghenerale ili estas
grandaj belaj farunaj modlajhoj kun tigra kapo, draka korpo
kaj fisha vosto. La okuloj havas formon de la suno, la oreloj
kaj nazo -- tiun de birdo au fisho, dum la vosto estas fishforma.
Sur la korpo vidighas multe da fishoj, birdoj kaj floroj. Inter
la grandnombraj modlajhoj certe estas floro reprezentanta prapatron
de la geviroj, kiu okulfrapas inter la amaso da farunaj modlajhoj.
Kreo de farunaj
modlajhoj estas plenumata ghenerale en 2 au 3 tagoj antau la
popolaj festoj, tial oni devas prepari chiujn necesajn materialojn
kaj inviti knabinojn lertajn en la farado. Por fari la modlajhojn
oni kolektighas sur terlito, chirkau tablo. Iuj knedas farunan
paston kaj aliaj faras modladon. La chiutage uzataj tranchiloj,
tondiloj kaj kombiloj tiam farighas nemankigeblaj por ili. En
la malgranda laborejo estas uzataj ankau jujubo, rughaj kaj
verdaj faboj, zantoksilo (Zanthoxylum bungeanum) k.a. Ghoje
babilante pri tio kaj alio, la junaj virinoj senchese faras
la laboron. Jen naskighas la animitaj objektoj en iliaj manoj
unu post alia, kiuj montras la belan deziron de chinaj virinoj
kaj manifestas la antikvajn morojn kaj tradiciojn de Chinio.
Tio montras ankau ilian spiritan mondon. Malgrau tio, ke post
festo la modlajhoj pene faritaj de ili estas formanghitaj de
la infanoj, en la sekvantaj fojoj ili daurigas sian laboron.
Kaj en la arta kreado ilia sagho plene montrighas kaj iliaj
artaj kapabloj akumulighas kaj sublimighas.
"Dikaj infanoj",
majstroverko de la farunaj modlajhoj en norda Shanxi-provinco,
prezentas grimpadon kaj kuradon de infanoj. La "infanoj" estas
faritaj ghenerale antau la 15-a de la sepa monato lau la china
luna kalendaro por kulti la prapatrojn kaj peti familian sekurecon.
La kunligitaj infanoj estas faritaj aparte interese. Ili havas
kelke da kapoj. Tamen rigardate de dekstre kaj maldekstre, ili
montras kelkajn, malsamajn infanojn. Tio aludas, ke oni deziras
naski multe da infanoj.
La farunaj
modlajhoj karakterizighas per belaj formoj kaj koloroj. Tre
famaj estas la tieaj feniks- kaj tigroformaj kukoj kun jujuboj
kaj juglandkernoj ene. Ili estas bona donaco en folkloraj aktivadoj
pro sia aludo de felicho.
La farunaj
modlajhoj de Langzhuang, Shandong-provinco, plejparte estas
plataj. Ili povas esti pendigitaj kaj metitaj sur tablo. Oni
ofte uzas ilin por ornamado en folkloraj aktivadoj. Ankau infanoj
shatas ilin. Tiuj modlajhoj ghenerale estas rughaj, flavaj,
verdaj kaj bluaj kun multe da shanghighemaj strioj.
Tigro estas
grava inter la farunaj modlajhoj en Huaxian-gubernio, Shaanxi-provinco.
Vidighas tigroj grandaj kaj malgrandaj kun diversaj mienoj.
Por fari grandan tigron oni bezonas minimume 10-15 kg. da faruno.
Ghi estas la plej valora donaco, char oni rigardas ghin kiel
felichigan talismanon.