La
brodajhoj pli bone montras la virinan talenton ol aliaj vilaghaj
artajhoj. En Chinio multe da vilaghaj knabinoj kreskis en preparado
de la novedzinaj vestoj por si mem. Ili enbrodigis sian aspiron
al la bela estonteco kaj profundan amon en la novedzinajn vestojn.
Post kiam ili eniris en la bogepatran domon, la parencoj kaj
najbaroj de la bogepatroj taksis ilian lertecon lau ilia brodajhoj.
Post naskigho de ilia infano, iliaj brodajhoj ofte aperis sur
ghiaj vestoj. Post kelkaj jaroj ili instruis al siaj filinoj
la brodadon. En la pasinteco la chinaj virinoj ja tiamaniere
vivis.
La brodajhoj
estas ofte uzataj por ornamado, tial oni donas grandan atenton
al iliaj koloroj. Ghenerale dirite, la popolaj brodajhoj estas
rughaj kaj verdaj, kiuj impresas iom vulgare, sed efektive tia
arangho estas bona, char ili ne montras la naturajn kolorojn
de la objektoj, nek tiujn prilumatajn, sed tiujn en homa imago.
Por reliefigi la temon oni povas aranghi la kolorojn laubezone,
ekz. la folioj povas esti ne verdaj, sed alikoloraj, char la
brodantoj volas montri ghojon anstatau mizeron en la reala vivo
kun la celo trovi la spiritan ekvilibron en la arto.
Oni uzas
ankau aliajn kolorojn en la brodado. La chinaj nacimalplimultanoj
mjau-oj prenas nigron kiel fonon en la brodado, char ili alte
taksas nigron. La rughaj bildoj en la nigra fono impresas impone,
dum la bluaj kaj purpuraj bildoj en la nigra fono impresas mistere
kaj malproksime. La brodajhoj en tiaj koloroj kondukas la rigardantojn
al malproksima mondo, kie oni facile trovas legendojn en la
primitiva kaoso kaj monda genezo. Krom tio la mjau-oj ofte montras
sian grandskalan migradon kaj koncernajn primitivajn totemojn
kaj kulton. Oni diris, ke aprezo de mjau-aj brodajhoj similas
al lego de antikva mito, kio konigas la kulturan historion aluditan
en la romantikaj artajhoj. La mjau-a brodado devenis de papertondado.
Tio estas la kultura sedimento heredita de ili kaj ofte kun
primitivaj bildoj, kiuj estas aparte valoraj pro sia malgranda
shanghigho. La drakoj viglighantaj sur brodajhoj similas al
fisho, folio, skolopendro, salikoko, serpento kaj aliaj primitivaj
vivuloj, de kiuj oni konas shanghighon de la drakoj en jarmiloj.
Jughate lau la formo, la mjau-aj drakoj estas amindaj, kiuj
diferencas de tiuj en la han-aj imperiestraj palacoj.
Ankau la
fadenoj estas plurkoloraj, tial la bildoj, broditaj per tiaj
fadenoj, estas buntaj. La lertaj knabinoj kapablas brodi chion
en la vivo. Multaj nacimalplimultoj havas kutimon donaci alplandajhojn
al la amato kiel ateston de gefianchigho. La knabinoj do montras
sian honestan amon al sia fiancho per brodajhoj sur la alplandajhoj.
Ili brodas la chinan ideogramon kun la signifo "honesto" sur
la alplandajhoj, dezirante, ke la fiancho estu honesta ne nur
en la koro sed ankau en konduto. Ili brodas sur alplandajhoj
florojn kaj papiliojn, por ke la amato memoru shin por eterne.
Ili brodas ankau paron da ambirdoj simbolantajn eternan amon
de la geedzoj.
Garnajhoj
de kapkusenoj estas chiutaga bezonajho. Tio estas ambauflankaj
garnajhoj de oblonga ronda kapkuseno. Sur la garnajhoj brodighas
floroj, birdoj, homoj kaj bestoj, simbolantaj felichon. En Shanxi-provinco
sur la kapkusenaj garnajhoj ofte vidighas bildoj de fishoj kun
lotusfloroj, melonoj, granatoj k.a.