La
tolaj objektoj chi tie estas faritaj el restajhoj de tajlado.
Iliaj formoj estas ebenaj, kubaj kaj duon-kubaj.
Saketoj,
broditaj globoj, monujoj, pendajhoj kaj aliaj tolaj objektoj
ofte servas kiel fianchinigha atesto kaj estas donacitaj de
knabino al shia juna amato. La aliaj estas vestoj, chiutagaj
bezonajhoj kaj ludiloj faritaj de la patrino por shiaj infanoj,
el kiuj la tigroformaj objektoj estas ofte vidataj, kiaj tigroformaj
kapkuseno, chapo kaj shuoj. Per tiuj objektoj la patrino volas
ornami la infanon tigre brava. El la tolaj objektoj estas ankau
kapkusenoj fish-forma, ran-forma kaj testud-forma. Ili aludas
longan vivon kaj ankau servas kiel interesa ludilo de infanoj.
La infanoj ofte endormighas kun tola kapkuseno en la sino. Krom
tio estas ankau fishformaj shuoj, zonoj kaj butonoj.
Tolaj kokoj
kaj simioj havas apartan funkcion. Ie en Chinio koko estas rigardata
kiel viro-kulto. En vilaghoj de Shaanxi estas tia moro, ke knabino
novedzinighas kun virkoko en la sino kaj poste oni anstatauigas
la virkokon per tola koko. En chinaj vilaghoj estas ankau la
moro, ke virino faras paron da simioj (vira kaj ina) el tolo
kaj donacas ilin al sia novedzinighonta bofratino, kiu tenas
ilin en sekreto. Efektive tio ludas la rolon de antauedzinigha
seksa eduko.
La aromaj
tolaj mansaketoj estas destinitaj por forigi perverson. La 5-an
de la kvina monato lau china luna kalendaro oni pendigas artemiziajn
foliojn kaj kalamon sur lintelo de la pordo, okazigas boatan
konkurson kaj manghas zongzi-on (pirad-forma manghajho farita
el glua rizo volvita en bambuaj folioj). Oni kutime faras aroman
saketon kun artemiziaj folioj kaj portas ghin tiutage. Komence
oni faras tigron el artemiziaj folioj au gluas tigron al artemiziaj
folioj. Tio iom post iom shanghighis en alispecajn metiartajhojn,
kiaj brodajhoj kaj farunaj modlajhoj. Tamen infanoj kaj virinoj
shatas porti tolajn saketojn tiutage kun figuro de tigro. Oni
portas ilin antau sia brusto por pliigi festan etoson.
Litkovriloj
kun bildoj de skorpio, serpento, skolopendro, geko kaj bufo
estas chiutaga bezonajho de infanoj. Ili estas faritaj el belkoloraj
tolpecoj. Rigardate suprajhe, ili impresas, ke multe da insektoj
movighas sur ghi. Oni faris ghin kun la deziro, ke la falsaj
venenaj bestoj povas forigi la verajn. Por fari tian litkovrilon
oni devas havi sufiche da pacienco, sed por evitigi sian infanon
de atako de la bestoj la patrino chiam preparas ghin en la kvina
monato antau revivigho de la bestoj. El tio oni scias, ke chiu
artajho farita de chinaj virinoj montras ilian sinceran amon
al siaj infanoj.