Tianjin-a
Esperanto-Asocio
de HAN ZUWU
La
urbo Tianjin, 137 kilometrojn sudoriente de Pekino, areas 11920
kvadratajn kilometrojn kaj havas pli ol 9 milionojn da loghantoj.
La
Esperanto-movado de la urbo havas longan historion. Jam en la
20-aj jaroj de la 20-a jc. aperis tie Esperanta organizo. En la
9-a de marto 1985 fondighis la Tianjin-a Esperanto-Asocio (TEA),
kiu nun havas 180 membrojn, kaj 4-foje sendis delegacion al la
China Kongreso de Esperanto. En la lastaj jaroj TEA akceptis pli
ol 50 esperantistojn el diversaj landoj kaj havas amikajn kontaktojn
kun Esperantaj organizajhoj de Japanio, Australio, Svedio, Koreio,
Pollando, Usono, Germanio, Rusio, Ukrainio, Irano, Pakistano kaj
aliaj landoj. Kaj ghiaj membroj multfoje partoprenis diversajn
internaciajn renkontighojn. Krome ili sukcese gastigis la 14-an
Komunan Seminarion de chinaj, japanaj kaj koreaj junuloj en Tianjin
en 1995. Nun TEA havas tri delegitojn kaj sep individuajn membrojn
de UEA kaj 4 el ghiaj membroj ricevis mez-nivelajn atestojn de
la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA. TEA havas siajn E-eldonajhojn
- "Bulteno de TEA" kaj "Verda Haveno".
Por
diskonigi Esperanton kaj kulturi novajn esperantistojn, chiujare
TEA okazigas E-kursojn diversnivelajn kaj en la 5-a de chiu monato
ili havas Esperanto-kunsidon. En la 4-a de majo 2000 fondighis
en Guozhuangzi-mezlernejo la Eksperimenta Lernejo de la Tianjin-a
Esperanto-Asocio.
Adreso: Wan Xin Cun 5 Qu, 21 Lou 1
Men 501, Hedong Qu, 300162 Tianjin, Chinio
Telefono: 86-22-23340937 (Gao Chengyuan) au 86-22-24375557 (Han
Zuwu)
Prezidanto: s-ro Li Yuan
Vicprezidanto: s-roj Gao Chengyuan kaj Han Zuwu
Gheneralaskretario: s-ro Song Jingquan
Asista ghenerala sekretario: s-ino Wang Jingrong
|