China
Esperanto-Ligo (ChEL), fondita en 11-a de marto 1951 en Pekino.
Landa Asocio de Unviersala Esperanto-Asocio (www.uea.org) ekde
1980.
La
celoj de ChEL estas: unuigi kaj organizi la chinan esperantistaron
por diskonigi, lerni kaj studi Esperanton, altigi la lingvo-nivelon,
disvastigi la uzadon de Esperanto kiel internacia helpa lingvo,
fari internaciajn intershanghojn en Esperanto, servigi Esperanton
al la chinaj politikoj pri reformado kaj malfermo, al la modernigado
de Chinio kaj la mondpaco.
ChEL
havas 29 filojn en diversaj urboj kaj provincoj, milojn da individuaj
membroj. Aktivas ankau China Junulara Esperanto-Asocio, China
Fervojista Esperanto-Asocio, China Medicina Esperanto-Asocio,
China Filatela Esperanto-Asocio kaj China Vejchi-a Esperanto-Asocio.
Okazis
jam kvar-foje China Kongreso de Esperanto en Kunming (1985), Tangshan
(1991), Chongqing (1995) kaj Guilin (1999).
Okazis
en Chinio ankau la 71-a Universala Kongreso (1986, Pekino), la
5-a Pacifika Kongreso (1992, Qingdao), la 1-a Azia Kongreso de
Esperanto (1996, Shanhajo).
La
unua prezidanto estis Hujucz (1896-1986). Nuna prezidanto estas
s-ino Tan Xiuzhu.
A-komitatanoj
de UEA: Tan Xiuzhu, Yu Tao.
Organo:
"La Mondo", monata gazeto en la china lingvo kaj Esperanto.
Estraro,
komitato kaj honoraj oficoj.
Adreso:
P.O.Kesto 825, Beijing, CN-100037, Chinio.
Tel: 10-68326682
Fakso: 10-68321808
Ret-poshto: <cel@china-report.com>
|