Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  

La bulteno "Familia Esperanto" renaskiĝis kolora

    Post dujara interrompo reaperis "Familia Esperanto" sub la sceptro de nova redaktoro, Claude Rouget el Norvegio. "Familia Esperanto", kies subtitolo estas "Cirkulaĵo por Esperantlingvaj paroj kaj familioj", estas oficiala organo de Rondo Familia de UEA. La nova numero estas kolore ilustrita, 20-paĝa, kaj enhavas i.a. raportojn pri novjaraj Esperanto-aranĝoj, inviton al la Internacia Infana Kongreseto en Jokohamo, porinfanajn rakontojn kaj versaĵojn, spertojn de diverslandaj Esperanto-familioj kaj resuman raporton pri la pasinta jardeko de Rondo Familia.

    La bulteno estas legebla en la retejo de Rondo Familia, <http://uea.org/rondo_familia>, kie oni povas legi ankaŭ ĝiajn antaŭajn numerojn. Por familioj, kiuj ne havas aliron al komputiloj kaj reto, oni konsideras ankaŭ paperan eldonon. Por ebligi tion subtenaj kotizoj de 10 EUR aŭ pli estas bonvenaj al la UEA-konto idoj-p de la Rondo.

    Rondo Familia estis fondita en 1994, la Internacia Jaro de Familio, por ligi esperantistajn familiojn. Ĝi registras familiojn kun aŭ sen infanoj, sendepende de ilia movada engaĝiĝo. La Rondo estas gvidata de komisiono, kies kunordiganto estas Amri Wandel kaj aliaj membroj redaktoro Claude Rouget, Jouko Lindstedt kaj Bert Schumann. Lindstedt estas administranto de la retlisto denask-l, <http://www.helsinki.fi/%7Ejslindst/denask-l.html> , kaj Schumann komisiito pri Internacia Infana Kongreseto, <http://uea.org/kongresoj/iik.html>

(el "Gazetaraj Komunikoj de UEA")

 

 Esp-novaĵoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688