Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  

Movada Foiro kaj Kleriga Tago en Jokohamo

    Ankaŭ la 92-a Universala Kongreso en Jokohamo (4-11 aŭgusto 2007) havos en sia programo Movadan Foiron kaj Klerigan Tagon. Post la sukcesa unua provo en Florenco, ankaŭ en Jokohamo la Movada Foiro okazos lige kun la sabata Interkona Vespero. En ĝi landaj kaj fakaj asocioj, eldonejoj, kulturaj kaj movadaj instancoj k.a. povos prezenti siajn agadon, eldonaĵojn ktp. Interesitoj petu specialan respondilon ĉe Anna Lowenstein, Via del Castello 1, IT-0036 Palestrina, Italio; <anna.lowenstein@esperanto.org>.

    En la kongresa lundo okazos jam por la kvina fojo la Kleriga Tago. Ĝin organizas Humphrey Tonkin <tonkin@hartford.edu> kaj Michela Lipari <michela.lipari@tiscali.it>, kiuj akceptas ideojn kaj (sin) proponojn por prelegoj, podiaj diskutoj aŭ alispecaj programeroj, kiuj rilatas ekz. al la lingvo, informado, instruado, interreto, kongreslando ktp.

(el "Gazetaraj Komunikoj de UEA")

 

 Esp-novaĵoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688