Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  

9-a Internacia Fotokonkurso

    La Ondo de Esperanto organizis en 2006 la 9-an Internacian Fotokonkurson. Partoprenis 71 fotoverkoj de 20 aŭtoroj el Germanio, Finnlando, Italio, Kanado, Kroatio, Nederlando, Pollando kaj Ruslando.

    La 14-an de januaro 2007 la juĝkomisiono anoncis la rezulton:

    1-a premio (€ 50 kaj abono de La Ondo de Esperanto):

    Mauricio Bolesnik (Italio).

    2-a premio (€ 25 kaj abono de La Ondo de Esperanto):

    Olga Sipovalenko (Ruslando) pro "Glaciaj kaskadoj".

    3-a premio (abono de La Ondo de Esperanto):

    Ronaldo Bijtenhoore (Nederlando) pro "Ventiladotuboj" kaj "Marnebulo".

    Laŭdaj mencioj:

    Mauricio Bolesnik (Italio);

    Jessika Dehms (Germanio) pro "Ilekso dum malvarma vintra mateno";

    Adeltraut Henning (Germanio) pro "Stranga frukteto";

    Jurij Kajun (Ruslando) pro "Respegulo de la alia mondo"; Alekseo Kozlov (Ruslando) pro "Mortmara sunsubiro".

    Speciala premio (€ 50 kaj abono de La Ondo de Esperanto) pro la plej bona foto pri la temo Naturo:

    Alekseo Kozlov (Ruslando) pro "Papilietoj".

    Laŭ la regularo de la konkurso, la organizantoj ĝis la 31-a de decembro 2008 havas ekskluzivan rajton uzi ĉiujn ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

    Vidu la rezultojn kaj fotojn de la pli fruaj fotokonkursoj: <http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-fk.htm>.

    Dankon al la partoprenintoj!

    Gratulon al la laŭreatoj!

(Halina Gorecka, sekretario de la konkurso)

 

 Esp-novaĵoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688