Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  

Eldoniĝis la dua numero de la papera "Espero.com.cn"

    En la jaro 2005 ni aperigis "Espero.com.cn"en papera formo, kaj multaj samideanoj montris grandan intereson. Ili esprimis en sia retmesaĝo, ke ili volas legi plu tian paperan revuon. Por plenumi ilian deziron ni eldonis duan numeron de "Espero.com.cn". Samtempe kun ricevo de la numero vi ricevos kalendaron de 2007, en kiu vi vidos multajn pejzaĝojn de Ĉinio.

    La numero kun 48 paĝoj havas 10 rubrikojn: Ekonomio, Qinghai-Tibeta Fervojo, Kulturo, Olimpikoj kaj Sportoj, Homo kaj Naturo, Kuirarto, 92-a UK, E-movado, E-libroj kaj El la Legantoj. En la gazeto vi trovos ŝatatajn artikolojn pri festo de ĉinaj geamantoj, kuracaj manĝaĵoj, mediprotektado, amikeco inter ĉinoj kaj japano, kongresurbo de la 92-a UK ktp.

    Ĝi mendeblas ĉe

    Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P.O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio.

    Telefono: +86-10-68995937, 68326682

    Telefakso: +86-10-68321808

    Retpoŝto: <libroservodeepc@163.com>; <elpc@china.com>

    Se vi havas krediton ĉe Universala Esperanto-Asocio, bonvolu ĝiri la pagon el via uea-konto al la konto "elpc-e" je la nomo de El Popola Ĉinio kaj sendi kopion de via pago al la Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037 Pekino, Ĉinio.

    Prezo: 2 eŭroj; sendokosto: 1 eŭro

    Redakcio de El Popola Ĉinio

 

 Esp-novaĵoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688