Nova arkivejo de Radio Vatikano
Nova arkivejo de Radio Vatikana, kun kelkcent elsendoj en Esperanto estas je via dispono ĉe <http://www.radio-vatikana-esperanto.org/index.php>.
Maldekstre aperas resumo de la tri lastaj elsendoj. Dekstre kompleta listo de la arkivitaj programoj kun ebleco serĉi - laŭ dato (monato) kaj rubriko (evangelio, internaciaj informoj, leterkesto...) - laŭ vortoj: ekz. tajpu 'Bartolomeo' en la fako 'serĉu vorton' kaj klaku sur 'EK' por listigi 8 elsendojn kie temas pri la ortodoksa ekumena patriarko.
Klako sur la "Aŭskultu/Elŝutu" lanĉas simple la mp3 arkivon, kiu estos legata de via TTT-krozilo.
Rimarko: se la programo estas ankoraŭ havebla en la oficiala retejo de Radio Vaticana, ĝi estas elŝutita de tie, tiel ke la statistiko de la stacio registru vizitojn de esperantistoj.
(Bruno Masala <amb@osiek.org>)
|