Semajnfina Seminario en Israelo
Ekzistas mito
ke UK ofte mortigas au serioze skuas la movadon de la organizinta
lando. Shajnas ke almenau ghis nun, duonjaron post la Tel Aviva
UK, en Israelo okazas la malo. La vigla informado en la amasmedio
logis multajn informpetojn kaj sufichan kernon por lanchi en Tel
Avivo novan e-kurson, kiu sukcese funkcias jam plurajn monatojn.
Ankau la landa
movado viglighis: en la Zamenhofa Festo en decembro cheestis proksimume
80 e-istoj -- signife pli ol en antauaj jaroj. Komence de marto,
la Esperanto-Ligo en Israelo (ELI) unuafoje organizos tutlandan
semajnfinan seminarion. Se iuj el vi hazarde planas viziti Israelon
venontmonate, ili estas kore invitataj partopreni -- chi sube
estas la informo pri la seminario.
La loko - la
trankvila urbo ARAD - trovighas en la suda dezerta parto (Negev)
kun agrabla klimato tiutempe kaj interesaj naturaj promenejoj
kaj vidindajhoj.
Vi kaj viaj
familianoj estas afable invitataj partopreni landan Semajnfinan
Seminarion kun la temo: KIA STRATEGIO POR ESPERANTO EN ISRAELO.
La seminario
okazos je la 9-10 marto de 2001 (vendredo kaj sabato, Purim) en
ARAD.
Ni intencas
diskuti serioze (hebree au Esperante), kaj forlasi la seminariejon
kun konkretaj decidoj!
Kiel en chiu
Esperanta renkontigho, ni ankau ripozos, kaj krome ludos, spektos
la esperantan kriman filmon "Angoroj", kaj sabate ni ekskursos
al NAHAL PERES: facila kaj belega promenado, kiu taugas ankau
por infanoj -- piedirado de 2-3 horoj.
Diskuttemoj:
Kreskado de nia movado, E-kursoj, informado, kelkjara strategio.
Seminariejo:
Gastejo Blau-Weiss: chambroj kun dusho+necesejo, kaj aerklimatizilo.
(strato Atad 4, Arad. Telefono: 08-9957150)
Kotizo (inkluzivas:
Tranokto + matenmagho + solena vespermangho):
159 sikloj - homo en dulita chambro
102 sikloj - infano (2-18-jara)
209 sikloj - homo en unulita chambro.
Kontaktu: Doron
Modan, Tel: 03-5364822
Nava Cinori, Tel: 03-5326848 /
053-303635
(Esperanto-Ligo en Israelo,
Amri Wandel)
|