Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  

Lasta elsendo de Pola Radio: la 15-an de decembro

    Barbara Pietrzak kaj Gabi Kosiarska anoncis en la dimanĉa elsendo de Pola Radio, ke reprezentanto de la direkcio, Jerzy Targalski anoncis al ili, ke la Esperantaj elsendoj definitive ĉesas. La lasta elsendo estos emisiata la 15-an de decembro.

    Jen kion diris Barbara Pietrzak en la elsendo:

    "Vendrede la unuan fojon nian redakcian ĉambron vizitis la respondeculo pri Radio Polonia, en Pola Radio Akcia Kompanio, Jerzy Targalski. Li komunikis en sia nomo al la ĉeestantaj en la redakcio Barbara Pietrzak, tio estas mi, Gabi Kosiarska kaj Milada Szwedo, ke malgraŭ vastskala subten-kampanjo, lia deziro, ĝis kiam li postenas, estas ĉesigi la Esperanto-elsendon. Kiel pravigo, aŭdigis konstatoj kun ideologia emfazo, kiujn ĉi-momente ni ne citas."

    Pliaj detaloj estas legeblaj ĉe <http://www.liberafolio.org>.

(el Ret-info)

 

 Esp-novaĵoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688