Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  

Poemoj de Du Fu eldoniĝis

    Poemoj de Du Fu, ĉina granda poeto en Tang-dinastio (618-907), eldoniĝis post jaroj da klopodado de Shi Chengtai, kiu kolektis 182 tradukojn por 158 poemoj sub 126 titoloj. Pro la vaste konata malfacileco por papera eldono, portempe ni aperigis la poemaron en formo de eLibro farita de Hu Guozhu, kaj enretigis ĝin en la paĝo de eLibro de Guozhu.

    Nun nia estimata veterana s-ano Li Sen eldonis tiun poemaron en la nomo de la Esperanto-Asocio de Interna Mongolio, Ĉinio.

    La libro Poemoj de Du Fu havas ĉ. 200 paĝojn kun 8 belaj ilustraĵoj ĉinstilaj. Ĝiaj 9 tradukintoj estas el 4 landoj, ili estas Gerrit Berveling, Hu Guozhu, Keis Long, Laŭlum, Ossaka Kenĵi, Shi Chengtai, Vejdo, Xie Yuming kaj S.J. Zee.

    Samideanoj, kiuj deziras mendi la poemaron, povas turni sin al la eldonanto Li Sen. Kontaktiĝu kun li per retadreso: <gaols720@163.com>.

(Shi Chengtai)

 

 Esp-novaĵoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688