Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  

Israelo emisias unuafoje poŝtmarkon "Esperanto-Zamenhof"

    Kun granda ĝojo mi informas vin kaj ĉiujn esperantistojn kaj amikojn de Esperanto, ke post kelkjardekaj klopodoj Esperanto-Ligo en Israelo sukcesis atingi la jenan celon: "Apero de la unua oficiala Esperanta-Zamenhofa poŝtmarko en Israelo".

    La emisio okazos la 17-an de decembro en 2006. Sur la pm. aperas portreto de L. L. Zamenhof dezajnita en Esperanto-teksto.

    Samtage ĝi estos stampata per unuataga porokaza stampo (interalie sur UTK), kaj iom poste aperos ankaŭ memorfolio, kiu surhavos la samajn poŝtmarkon kaj stampon.

    Menciindas, ke la Israela Filatela Servo akceptis la peton aperigi poŝtmarkon okaze de la 120-a datreveno de la naskiĝo de Esperanto kaj la 90-a datreveno de la forpaso de Zamenhof precipe danke al klopodoj de la israela esperantistino Malka Zemeli.

    Pri la rilatoj kun la emisianta instanco respondecas Jehoŝua Tilleman, ĉefdelegito de UEA en Israelo, kiu okupiĝadis kune kun Malka Zemeli pri ĉiuj teknikaj detaloj kaj daŭre okupiĝos pri la disvendado de la poŝtmarkoj kaj la kromproduktoj inter la esperantistoj.

(Josef Ŝemer <jshemer@actcom.net.il>)

 

 Esp-novaĵoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688