Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  

UEA invitas prelegi en la jokohama IKU-sesio

    Dum la 92-a UK en Jokohamo okazos la 60-a sesio de Internacia Kongresa Universitato, kie rajtas lekcii universitataj profesoroj kaj personoj kun simila kvalifiko.

    UEA invitas tiajn personojn rete aŭ papere prezenti siajn proponojn pri prelegoj al la sekretario de la IKU-komisiono, prof. d-ro Christer Kiselman, <kiselman@math.uu.se>, Poŝtkesto 480, SE-751 06 Uppsala, Svedio, plej laste 2007-01-31.

    Okazos ankaŭ studsesio de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Membroj de AIS estas invitataj proponi kurson, kies unua lekcio funkcios samtempe kiel IKU-prelego.

    Propono enhavu mallongan (ĉ. duonpaĝan) resumon de la prelego en Esperanto kaj koncizan (ĉ. duonpaĝan) biografieton kun persona bibliografio.

    Aparte bonvenaj estos prelegoj rilataj al la kongresa temo, kiu estas "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto". La samo validas por junaj kandidatoj kaj tiuj kiuj ankoraŭ ne prelegis en iu IKU.

    Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Prelego estos rekompencita per modesta honorario. Ĉiu proponinto estos informita pri la decido de la Estraro de UEA plej laste 2007-04-15 kaj, kaze de akcepto, sendu sian tekston al la Centra Oficejo plej laste 2007-05-31. Pliaj detaloj troviĝas en la IKU regularo, kiu estas rete konsultebla ĉe <http://uea.org/dokumentoj/iku_regularo.html>.

(el Gazetaraj komunikoj de UEA)

 

 Esp-novaĵoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688