Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

   
 
   
Detala arangho

  Litova E-Asocio invitas vin partopreni vicajn chiujarajn somerajn tradiciajn Baltiajn E-Tagojn (BET-37).

Celoj kaj Taskoj
  Studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi nuntempajn chefajn taskojn de Esperanto-agado, intershanghi spertojn pri esperantista laboro, perfektighi en Esperanto, enhavoriche pasigi la tempon.

Loko
  BET-37 okazos en universitata urbeto de Litova Agrikultura Universitato kelkajn kilometrojn for de Kaunas. Por dispono de esperantistoj estos tuta Litova Agrikultura Universitato kun salonoj, auditorioj, studenta komunloghejo, hoteleto, manghejo, librovendejo, presejo, biblioteko, banejo, sporta centro, medicina centro, banko, poshtejo,vendejoj, apoteko, frizejo, lavejo, kafejoj, gazetara butiko, stadiono kaj aliaj bezonataj aferoj. Eblos uzi universitatajn busojn, komputilojn k.s. La loko de Kaunas estas atingebla buse kaj automobile. La universitata urbeto estas bonega loko por laboro kaj ripozo.

Tempo
  BET-37 funkcios la 7-15-an de julio, 2001. Veno al la arangho la 6-an de julio, forveturo - la 15-an de julio.

Partopreno
   Ni invitas chiujn esperantistojn. Speciale ni dezirus vidi esp-istojn el la landoj chirkau la Balta Maro, sed ankau de chiuj aliaj najbaraj kaj pli foraj landoj. La kvanto de partoprenantoj ne estas limigita. Ni esperas havi lauvojajn veturantojn al la 86-a UK en Zagrebo, Kroatio. Post BET-37 Litova Esperanto-Asocio kaj turisma firmao "Bonvoje" organizos grandan busan karavanon al UK.

Alighkotizo
a) 20 lidoj (5 USD) por esp-istoj el Estonio, Latvio kaj Litovio.
b) 30 lidoj (7.5 USD) por esp-istoj el ekssovetiaj landoj.
c) 40 lidoj (10 USD) por esp-istoj el ekssocialismaj europaj kaj aliaj nerichaj landoj.
ch) 50 lidoj (12.5 USD) por okcidentanoj kaj egaluloj.
Infanoj kaj gejunuloj ghis 16-jaraj alighkotizon ne pagas. Lernejanoj kaj studentoj pagas duonon de la baza kotizo (10, 15, 20, 25 lidoj).   Pageblas en ajna konvertebla valuto.

Aligho
  Por alighi necesas plenigi aldonatan alighilon kaj sendi ghin al Litova Esperanto-Asocio: p.k. 167, LT-3000 Kaunas, Litovio. Eblas alighi telefakse 370-7-228616 au rete al adreso: ritavalc@takas.lt . Samtempe pagu alighkotizon. Alighiloj riceveblas che LEA.

Pageblecoj
1) Sendi poshte al Litova Esperanto-Asocio (al ties sekretariino Rita Valciukaite).
2) Ghiri al konto de Litova Esperanto-Asocio LITV-S che UEA en Roterdamo, Nederlando.
3) Pagi per kontanta mono en Oficejo de LEA en Kaunas, str. L. Zamenhofo 5.
4) Interkonsenti kun Organiza Komitato pri alia pagmaniero.
5) Esceptokaze konsente de OK pagi surloke che veno al la arangho, se ne eblas anticipa pago.
  Alighkotizo ne estas repagebla. Aligho sen pago de kotizo ne validas (krom speciale interkonsentitaj kazoj

Loghado
  Ekzistas tri logheblecoj:
1) En unulitaj, dulitaj kaj trilitaj hotelaj chambroj surloke.
2) En kelklitaj chambroj de studenta komunloghejo surloke.
3) En hoteloj de Kaunas.
  Unu nokto en unulita hotela chambro kostas 60 lidojn (15 USD).
  Unu nokto en dulita hotela chambro kostas 40 lidojn (10 USD).
  Unu nokto en trilita hotela chambro kostas 20 lidojn (5 USD).
  La kvanto de chambroj en universitata hoteleto estas limigita.
  Unu nokto en kelklita studenta chambro kostas 10 lidojn (2.5 USD).
  Prezoj de urbaj hoteloj en Kaunas varias, la hoteloj estas mendeblaj lauplache.
  Litova Esperanto-Asocio esperas havi signifan subtenon de kelkaj fontoj por la arangho, tial efektive loghado por alighontoj en kategorioj A, B, C kostos grave malpli.
   Pagu same kiel alighkotizon, dezirinde laueble pli frue, esceptokaze eblas pagi ankau surloke veninte dum registrado.

Manghado
  En studenta manghejo organizitaj tri manghoj tage. Eblos organizi vegetaran manghadon. Unutaga trifoja manghado kostas 25 lidojn (6.25 USD). Pro eventuala subvencio manghado por esp-istoj de alighkategorioj A, B, C, plej vershajne, kostos multe malpli.
  Pagu same kiel alighkotizon laueble pli frue, esceptokaze eblos pagi ankau surloke veninte dum la registrado.

Grave
Esperantistoj, kiuj grave kontribuos al la programo de la arangho au/kaj signife helpos organize, por loghado kaj manghado ne pagos.

Vizoj
Al Litovio senvize rajtas veni civitanoj de multaj landoj. Aliajn vizojn havigu en litovaj ambasadejoj kaj konsulejoj en diversaj landoj. En problemaj kazoj turnu vin por helpo al Litova Esperanto-Asocio. Se necese, LEA povas sendi oficialan inviton. Esperantistoj el ekssovetiaj landoj (Rusio, Ukrainio, Belorusio k.a.) helpe de Litova Esperanto-Asocio povas ricevi vizojn senpage.

Aliaj gravajhoj
Fine de majo 2001 chiu alighinto ricevos Informilon Nr. 2 kun pli detalaj kaj aktualaj informoj pri BEA-37. Ni antauvidas eldonon de chiutaga gazeto dum la tuta periodo de la arangho.

Aligh-kontaktadreso
  Litova Esperanto-Asocio, p.k. 167, LT-3000 Kaunas, Litovio. Stratadreso de LEA estas: str. L. Zamenhofo 5, LT-3000 Kaunas, Litovio. Telefono de LEA estas: 370-7-208503 (landa kodo, urba kodo, numero). Telefakso estas: 370-7-228616. Retposhta adreso estas: ritavalc@takas.lt
  Bonvenon al Litovio!

 

  Esp-novajhoj
  Kalendaro
  Korespondi Deziras
  Lernado
  Historio de Esperanto
  Kiu estas kiu en E-ujo
  Forumo
  Radio
  E-organizoj
  Amuzejo
  E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16