E-Literaturo
     
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

 

 

 

 

 

 

   
 
   

Maljuna bovo

de WU MING

    Multaj scenoj pri la hejmvilagho gravurighis en mia memoro, kaj precipe la maljuna osteca bovo neforgeseble presighis en mia kapo.
La bovo pacienca kaj silenta neniam plendis pri peza shargho. Ghi laboris jam la tutan vivon kaj pli kaj pli malfortighis. Mia patro vidis ghian kreskon de juneco ghis maljuneco kaj ne plu donis al ghi laboron.

     Ghi estis la plej alta bruto en la vilagho kaj havis paron da longaj kaj dikaj kornoj.

    Ghi ofte kushadis sur placo antau la grenejo de la vilagho.

     Mi kaj miaj kamaradoj ofte chirkauis ghin, karese kombis ghiajn harojn kaj donis al ghi furaghon. Ghi larghe malfermis la okulojn kaj amike rigardis nin. Ghia rigardo estis trankvila kaj milda, kvazau multon ghi havus por diri al ni.

     Matene, kiam ghi levighis en la stalo, ghi forskuis la pajlon sur la korpo kaj eliris al la rivero por trinki akvon. Ghi iris malrapide kaj trankvile. Ghia shrumpighinta ventro, ghiaj belaj kornoj kaj ghiaj puraj haroj kaj osteca korpo impresis per beleco en aplombo.

    Post trinko de akvo ghi malrapide revenis en la stalon. Che la sunsubiro ghi refoje iris al la rivero por trinki akvon. Ghia trinkado estis tiel regula, ke oni rigardis ghian eliron kiel horloghon.

    Kiam ghi audis kriadon de pashtoknabo, ghi tuj eliris el la stalo, haltis sur la gresejo kaj rigardis la verdan pashtejon. Poste ghi turnis la rigardon al la tritika kampo, kie ghi multe laboris en sia juneco. Ghiaj malsekaj okuloj fiksighis al la konata sceno, kvazau maljunulo al paseo.

     Poste la maljuna bovo malsanighis kaj malfortighis tago post tago. Ghi tremetadis kaj la haroj hirtighis. Oni trovis en ghiaj okuloj, ke ghi suferas de granda doloro. Ni venigis veterinaron, kaj tiu enblovis en ghiajn naztruojn nigran pulvoran medikamenton.

    La bovo kushis plurajn tagojn kaj farighis tiel malforta, ke ghi ech ne havis la forton ekrigardi la furaghon kaj akvon, kiujn ni donis al ghi. Poste ghi povis preni iom da furagho, sed ankorau ne povis firme stari.

    Iun tagon ghi shajnis iom rebonighinta kaj vigleta. Mi tre ghojis pro tio. Ni faris grandan girlandon kaj pendigis ghin sur ghiajn kornojn kaj karesadis ghin. Ghiaj okuloj palpebrumis en brileto.

    Ghi malrapide starighis kaj lante eliris el la pordo. Ni sekvis tuj post ghi.

    Ghi venis al la bordo, iom trinkis el la rivero, haltis mallongan tempon kaj senprecedence iris al la proksima kampo anstatau al la stalo.

    Zefiro karesis la baldau maturighontan tritikon kaj miloj da papilioj flirtis super la ondanta tritika kampo. La maljuna bovo haltis che la rando de la kampo, silente rigardis la kampon kiel konaton. Subite ghi shancelighis, tremis per la tuta korpo kaj falis teren kun ekghemo. Ni terurighis kaj fluge kuregis hejmen por informi la okazajhon.

     Kiam oni venis al la bovo, ghi jam perdis la konscion.

    Mortis la maljuna bovo, nia muta amiko, tiom multe kontribuinta. Ni enterigis ghin apud la kampo, en kiu ghi laboris kaj ripozis. En printempo, sur ghia tombo chiam kreskis belaj floroj.

     Chiufoje, kiam mi revenis al la hejmvilagho, mi senescepte iris al la tombo de la maljuna bovo por esprimi mian sopiron.

 

  Esp-novajhoj
  Kalendaro
  Korespondi Deziras
  Lernado
  Historio de Esperanto
  Kiu estas kiu en E-ujo
  Forumo
  Radio
  E-organizoj
  Amuzejo
  E-Literaturo
 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688