|  En 
                aprilo de chi jaro, Sarsviruso sen deklaro
 Ekinvadis l’ urbon Beijing,
 Bar’ starighis al najbaro.
 Chesis ech la komunikoDe amiko al amiko,
 Char ja mankis kuracilo
 Kontrau sarso por apliko.
 Tra Beijing kun belaj florojChie regis la hororo
 De l’ epidemia parco,
 Spit* strebado de doktoroj.
 Turism-servoj kaj hoteloj,Malgrau frandoj, vinboteloj...
 Chesis logi al si gastojn,
 Same kiel chiaj beloj..
  Furiozis 
                la batalo Kontrau sarso en landskalo.
 Kaj finfine jam katenitas
 La demono de fatalo.
 Reduktighis la ciferoDe sarsuloj en sufero.
 Malaperis sars-teroro
 Kiel shtorm’ en l’ atmosfero.
 Malgrau la junia varmoReaperas homa svarmo
 En la parkoj, sur la stratoj,
 Likvidighis sars-alarmo.
 Kune kun la finbataloJen okazas festivalo
 Por celebr’ de nova parko,
 En Pekina nord-kvartalo.
 La dekokan de junio,Novas pagh’ de l’ historio
 De l’restajho de l’ chefurbo
 Da Du de Yuan-dinastio**.
  Chirkau 
                grupo de statuoj Che kanal’ kun fontanfluoj,
 Kolektighas pekinanoj,
 Gajas kantoj kaj ridbruoj.
 Homamas’ de chiuj aghojKiel birdoj jhus el kaghoj
 Sin distradas ridmiene,
 Kun felich’ sur la vizaghoj.
 Alte sidas Kublaj-Hhano,Por deklaro de la plano
 Ekkonstrui la chefurbon,
 Per strebad’ de cerb’ kaj mano.
 La statuoj nun atestasPri la venko, kune festas
 La triumfon super sarso.
 Nova parko jen ekestas.
 Pac’ revenas je la fino Al la vivo de Pekino.
 Ghin beligas nova parko
 Che la Yuan-chefurbruino.
 Chie viglas la preparoPor bonven’ de eventaro:
 U K, Olimpiaj Ludoj...
 Sekve en venontaj jaroj.
 -----------------------------------------------------------------------------* Spit = spite al.
 ** En la jaro 1267, Kublaj-Hhano (1215-1294), la imperiestro de 
                Yuan-dinastio, ordonis konstrui sian chefurbon Da Du (granda chefurbo) 
                che Beijing kaj ekde tiam ghi farighis la chefurbo de la dinastioj 
                Yuan, Ming kaj Qing por preskau 800 jaroj. Nun che la restajho 
                de parto de ghia malnova urbomuro konstruighis nova parko kun 
                longeco de mil metroj, dekorita per klara kanalo, kioskoj, florbedoj 
                kaj aro da statuoj de Kublaj-Hhano kaj liaj korteganoj.
     |