E-Literaturo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

  
 
  

Necesas solidaro

de LAULUM

Mi spiras kanton al chielo
Sed ghin akceptas kies orelo?
Se ech neniu ghin auskultus,
Kio do estas la kant-celo?

Mi kantas en chi tiu horo,
Ne pri rozfloroj au amoro,
Sed pri eventoj malfelichaj
De la homar’, pri plag-hororo.

Char je chi tiu viv-momento
En orient’ kaj okcidento,
Kiel en nordo kaj en sudo,
Teruras SARS-* kaj sism-eventoj.

Vershajne ne sufichas tio,
Teroro viglas en socio.
Eksplodoj, murdoj trudas mortojn,
Aldone al la polucio.

Dum katastrofoj de l’ naturo,
Rekomencighas arm-konkuro.
Sciencaj fruktoj misuzighas,
Ne por plezuro sed teruro.

Ja febla estas la homaro
En l’ universo de stelaro,
Por sia vivo kaj prospero
Por ghi necesas solidaro.

Por savi sin el morboj, sismoj,
Kaj plej teruraj kataklismoj,
La homoj nun ech ne disponas
Rimedojn favor** optimismo.

Kial do chiam batalado
Fare de frat’ al sia frato?
Se la investoj por armado
Por help’ uzighus, ne por bato...

En trakto de SARS-pacientoj,
Montrighas egaleco-sentoj:
Necesas sama zorg’ al chiuj
SARS-trafitaj elementoj.

Ignor’ al iu infektito,
Signifas helpon al bandito
Forrabi sanon kaj ech vivon,
Je chies propra malprofito.

Necesas por ni am’ el koro,
Necesas por ni kunlaboroj,
Necesas por ni lecionoj
El la pasintaj vivdoloroj.

Chu ne sufichis jam militoj,
Por montri al ni turmentitoj,
La brutalecon de soldatoj
Malicaj kiel la efritoj.
Jam estas temp’ por la homaro
Labori kune en solidaro,
Por savi sin de katastrofoj,
Kaj krei vivon sen amaro!

Mi kantas kanton al chielo.
Chu ghin akceptas iu orelo?
Se ech neniu ghin auskultus,
Kio do estas la ag-celo?

-------------------------------------------------------------------
*SARS = speco de netipa pneumonito
** Favor , prepozicio = favore al

 

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo

 

 

 

 

 

 

  

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688