E-Literaturo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

  
 
  

Che Yueyang-turo

de LAULUM

En maja ventsusuro,
Fieras Yueyang-turo.
Che l’ vasta Dongting-lago,
Flustradas ondmurmuro.

La verdastela flago
Flirtadas dum la ago
Ekskursa kun plezuro,
En E-kongresa tago.
Senlima akva mondo!
Vastega horizonto!...
Prosperu nia afero

Jam tuj en la estonto!
Chiuj en koopero
Strebadu kun espero!

 

Saliko

de HE ZHIZHANG

Smeralda arbo alten sin etendas,
Dek mil rubandoj verdaj de ghi pendas.
Kiu eltondis la foliojn verdajn?
Tondile akra printempvento fendas.

( Elchinigis LAULUM)

 

 

 

Fido al l' estonto

de SHIZHI

Kiam araneajhoj flegme fermis fornon mian,
Mi penas plu persiste por elpush’ de l’desaponto.
Dum cindrofumo suspiradas povre pro l’mizero,
Mi skribas per negheroj belaj: Fido al l’ estonto.

Kiam miaj purpuraj vinberoj ighas ros’ autuna,
Kaj mia floro kushas en alies sino en volonto,
Mi skribas persisteme per la jam sensuka kano
Sur la dezerta tero vasta: Fido al l’ estonto.

Mi montras al l’ ondegoj sinlevantaj al chielo,
Mi tenas en manplato maron de sunradiaj ondoj.
Kaj per peniko de la brila bela sunauroro
En stilo de infano: Fido al l’ estonto.

(Elchinigis LAULUM)

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo

 

 

 

 

 

 

  

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688