E-Literaturo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

  
 
  

Denove UK-os en Pekino

de LAULUM

Denove UK-os en Pekino
Jam en la jaro dumil-kvara!
Jen grava tasko al ni chinoj
Por Esperanto lingvo kara.

Ho, karaj gesamideanoj,
Tuj viglu niaj cerb’ kaj manoj,
Por sukcesigi la Kongreson
Necesas penoj kaj elanoj.

Necesas strecha penlaboro
Por dolcha frukto, por honoro.
Se plensukceson ni deziras,
Perdighu al ni ech ne horo!

Ni faru tuj jam mobilizon,
Formulu taugan ni devizon,
Por ago gravas bona plano,
Ni faru lerte organizon.

Moderna temp’ modernaj iloj,
Por venk’ al lingvaj malfaciloj;
Al interreto Esperanto
Pli bone servu por utiloj.

Malfermu kursojn chiunivelajn,
Elbaku chicheronojn belajn,
Eldonu verkojn lau bezono...
Preparojn faru jam laucelajn.

Plej sagha estis Konfucio
Kaj famas ne nur en Chinio.
Li diris, ke ni povas lerni
De iu el kunira trio.

Por bona faro de l’ preparo
Ni lernu, de la kolegaro
Iliajn spertojn valoregajn
Kaj lecionojn el eraro.

Chinio estas granda lando,
Ghi ighu baz’ por Esperanto.
En la jarcent’ dudekunua,
Pli laute sonu l’ Esper-kanto!

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo

 

 

 

 

 

 

  

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688