E-Literaturo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

  
 
  

Diru, karaj
-- Salute al Christer Kiselman kaj Mike Porter

de LAULUM

El Europo kaj Sudameriko
Jen bonvenas niaj karaj E-amikoj.
Vi alvenas kun bonvolaj koroj,
En scienca nom' matematiko.

Diru, karaj, kion vi jam vidis,
Audis, sentis, pensis dum vi sidis,
Che l' Kongreso, iris sur la stratoj...
Chu ial vi suspiris au ekridis?

Chu la cerbo via chiam plenas
Je ciferoj? Ghin neniam ghenas
La problemoj monde gheneralaj,
Ke la homoj sin venenas?

Kial la popoloj plue restas
Fremdaj unuj al aliaj, estas
baraktantaj en dividitaj rondoj,
unuj la aliajn fimolestas?

Vi bonvenas, karaj kamaradoj
por bonigo de la homrilatoj,
por la nobla interna ideo
de la Majstro, por la homaj fratoj.

Diru, karaj, kion vi jam vidis,
Audis, sentis, pensis dum vi sidis
Che l' Kongreso, iris sur la stratoj...
Danke vin auskulti ni decidis.

La 24-an de aug. 2002. Pekino

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo

 

 

 

 

 

 

  

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688