En la auroro de la dudekunua jarcento,
Kunvenas
verdaj batalantoj de l' Nordoriento,
Autunaj floroj chie charmas kaj abundas
fruktoj,
Kaj chiuj kongresanoj plenas je la nova sento.
Pri
Esperanto, interreto kaj multkultureco
Okupas sin en l' urbo Changchun bela
la Kongreso.
L' okuloj brilas, langoj viglas en la diskutado
Per bravaj
pashoj chiuj pene strebas al progreso.
La
lingvoj estas ja portantoj de la homkulturo;
Pereas nun rapide lingvoj pro
misproceduro.
Ni savu l' mondon per neutrala lingvo Esperanto
Kaj tenu
la multkulturecon buntan en futuro.
La
viglanimaj gejunuloj pretas por impeto,
Blankharaj veteranoj kapjesadas kun
rideto.
Espero nova forte brilas jen en chies koro:
Disfloros la afero nia
dank' al interreto.