E-Literaturo
     
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

 

 

 

   
 
   

Jubilea artvespero

de Laulum

    En la 21-a de junio okazis artvespero, kiun aranghis la Centra Nacia Universitato (antaue Centra Nacia Instituto) en Beijing por celebri sian 50-jarighon. Tiun agrablan vesperon mi prezentu al vi jene:

Chinio estas granda familio,
En kiu vivas kvindek ses nacioj.
Kun lingvoj, moroj vere tre diversaj,
Ghin tamen regas pac' kaj harmonio.

Por klerigado de la junularo
Fondighis antau jam duoncentjaro
Centra Nacia Institut' en Beijing.
Progreson montris ghia kalendaro.

Celebre al la Jubileo Ora
Okazis bela artvesper' forklora,
Kaj chiuj ghiaj artaj programeroj
Ja estis vera ghuo spektatora.

La prezentado ekis per impona
<<Rughflaga Simfonio>> inspirdona.
La korojn skuis kune l' instrumentoj,
Senteblis tremoj planka kaj plafona.

Ghin sekvis vigla grupa danc' mongola
Kaj la okulojn frapis sceno bola:
Galopis jen rajdantoj sur la stepo,
Jen shvebis agloj sur chiel' kupola.

Evenka, huja, donga kaj korea*
Kantistoj premiitaj richideaj,
Prezentis popolkantojn tre agrablajn
Celebre al la festo jubilea.

Ujguro Alimijiang, eminenta
Jhevapuisto* per muzik' arghenta
Rikoltis aplaudadon tondre fortan -
Mirindis lia lerto instrumenta.

Denove grupa danc' :<<Printempa Pluvo>>.
Gracian charmon de korpmov' en pruvo
Tra la virina danco oni sentis.
Printempo bele dushis sin en ghuo.

Korea danco kun tamburmuziko
Gajigis chies koron de l' publiko.
En la Vespero chiujn kontentigis
L' orgi' de akustiko kaj optiko.

La jubile-vespero brilis je sukceso.
Kulturoj etnaj floru plu sen cheso.
Por ke la mondo estu buntkolora,
Aktivo tia estas en neceso!

 

------------------------------------

*.Evenkoj, hujoj, dongoj kaj koreoj estas chinaj nacimalmultoj. *.Jhevapuo, pluka kordinstrumento shatata de ujguroj.

 

  Esp-novajhoj
  Kalendaro
  Korespondi Deziras
  Lernado
  Historio de Esperanto
  Kiu estas kiu en E-ujo
  Forumo
  Radio
  E-organizoj
  Amuzejo
  E-Literaturo

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16