E-Literaturo
     
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

 

 

 

   
 
   

La suno songhas

de LAULUM

    En la tria numero de 1995 ni publikigis pecojn el "222 Simplaj Versajhoj por Komencantoj"* verkita de Laulum, kio vekis shaton de niaj legantoj. Por kontentigi la interesatojn, ni aperigis pliajn kiel jene.

La Red.   

DANCU! DANCU!

Dancu! Dancu!
Svingu l' krurojn,
lulbalancu
la plezurojn!

Vin turnadu kiel turbo!
Sido, staro estas kulpo!

Dancu pando,
dancu nano,
dancu manto,
dancu rano!

Kantu arde! Dancu arte!
Dancu salte kaj senhalte!

NOBLA HOMO

La bela vorto "Homo"
ja estas nobla nomo.
Fiulo malbonema

egalas al demono.
Por esti homo vera,
restadu vi sincera,
helpema, simpatia,
afabla, nefiera.

MALVARMUMO

Malvarmumo
estas puno
al malzorgo
pri kostumo.

Iuj strebas
nur al belo,
sed neglektas
pri vetero.

Pli ol charmo
gravas varmo.
Spitu ne al
frost-alarmo!

LA SUNO SONGhAS

La suno songhas pri la luno;
la luno songhas pri la suno.
la suno kaj la lun' diskutas
Pri la printempo kaj autuno.

"Printempo estas la plej bona,
printempe floras chiuj floroj."
"Autuno estas la plej bona,
autune fruktas la laboroj!"

Jen ghardenisto intervenas: "
Ja ili ambau valorplenas.
Printempo florojn al ni portas;
autune fruktojn ni rikoltas."

 

  Esp-novajhoj
  Kalendaro
  Korespondi Deziras
  Lernado
  Historio de Esperanto
  Kiu estas kiu en E-ujo
  Forumo
  Radio
  E-organizoj
  Amuzejo
  E-Literaturo

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16