E-Literaturo
     
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

 

 

 

   
 
   

Floraj amkantoj
(Stornelo)

de LICIUS¹

(virvoche)

He, kiu floro printempe floras pompe?

Kio povas rivali ghian belon kun honoro?

(virinvoche)

Kapoko floras printempe kvazau fajro.

Heroeco ghin indas: tian bravon mi adoras.

(virinvoche)

Ho, kia floro somere floras charme?

Kiom ghian gracion oni tenas en memoro?

(virvoche)

La rozo floras somere ride rugha.

Ghi briligas knabinon: tuj je l' ravo mi angoras.

(virvoche)

Nu, kiaj floroj autune floras arde?

Kiu estas sublima, vere nobla kun valoroj?

(virinvoche)

Kikuoj² floras autune cent-koloraj.

Plej elstaras la ora: ghiajn virtojn mi trezoras.

(virinvoche)

Nun, kiu floro en vintro floras vive?

Kiam ghi ne aromos, kiel herbo sen fervoro?

(virvoche)

Umeo floras dum vintro apud negho.

Pure pura chiam che mia brusto ghi odoras.


1. Plumnomo de Zhou Liuhi, lingvistika profesoro de la Pekina Normala Universitato, naskighis en 1946 en Guangdong-provinco, suda Chinio.

2. Kikuo: krizantemo.

 

  Esp-novajhoj
  Kalendaro
  Korespondi Deziras
  Lernado
  Historio de Esperanto
  Kiu estas kiu en E-ujo
  Forumo
  Radio
  E-organizoj
  Amuzejo
  E-Literaturo

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16