E-Literaturo
     
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

 

 

 

   
 
   

Filozofio kaj realo

de MAO ZIFU*

Pordo Akvo kaj aero

nenio estas pordo.
tra ghi povas pasi chio
forma au senforma.
kaj kia poz' ne gravas -
stara au rampa.
pordo estas chio.
nenio trans ghin povas pasi,
nek forma nek senforma.
pordoj simbolo nuras
sur solida muro.
ech tiel, chiam kun seruro.
sen seruro pordoj estas fenestroj.

nebulo
el akvo
drivas tra sur aero.
nuboj
de akveroj
super aero flosas.
aero ventighas.
akvoj sin interbatalas
per sango kaj larmoj de aero.
akvoj sub aero
fluas infre inferen.
aero estas aero.
Aritmetiko Krepuske

se ne estus la serpento.
se ne la arbo.
se unu ne ighus du.
gravito el du.
du en gravito.
du unuighemas.
se ne estus unu,
la du ne trovighus.
se la du sin disigas,
la unu nulas.
aritmetikon la infanan
ne komprenas plenkreskuloj.

krepuske
che fenestro
inter pozitiv' kaj negativo
nulo pulsas tra fluidoj. montaro elmergighas.
folioj sinetende
au male estas sub okuloj.
vivo kaj morto
lauas sur eterno.
flugaj naghaj
rampaj kuraj.
en mia busho
kaj mi el en tero
uf
Por kio

frukto for de arbo
por manghati.
fisho el akvo
por pecigati.
vi for de mi
por kio?
la manoj apenau premitaj
disas palpebrume.
semo for de trunko
por nova vivo.
fisho el akvo
por eviti sufokighon.
vi
for
de
mi
por kio?
hardi niajn plumojn!?


*La autoro naskighis en 1963 en Hunan-provinco de Chinio kaj instruistighis en 1984. Paralizighinte pro trafika akcidento en 1985, li komencis lerni Esperanton. En la pasintaj jaroj li publikigis serion da Esperantaj poemoj kaj noveloj. En 1995 li gajnis la premion "Nova Talento" en la beletra konkurso okazigita de UEA. Nia revuo raportis pri li en la 2-a numero, 1996.

 

  Esp-novajhoj
  Kalendaro
  Korespondi Deziras
  Lernado
  Historio de Esperanto
  Kiu estas kiu en E-ujo
  Forumo
  Radio
  E-organizoj
  Amuzejo
  E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16