E-Literaturo
     
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

 

 

 

 

 

 

   
 
   

La lasta milita elefanto

de SHEN SHIXI

    La primitiva arbaro en Xishuangbanna de Yunnan-provinco en la sudokcidento de Chinio estas hejmo de elefantoj. En militaj jaroj tie estis brava trupo el elefantoj.
    Foje en kontrauagresa batalo en l943 la militaj elefantoj kuraghe batalis tondre mughante kaj peze batis la malamikojn, sed bedaurinde chiuj elefantoj estis trafitaj de kuglo de malamikoj. Post la batalo oni fosis grandan kavon en longo kaj largho de pli ol 20 metroj por enterigi la mortintajn elefantojn kaj starigis antau la tombo steleon kun skribo "Centelefanta Tombo".
    Dum transportado de la mortintaj elefantoj oni rimarkis, ke unu virelefanto estas spiretanta, kaj ghiaj kolo kaj piedo estis grave vunditaj. Per charo kun 8 chevaloj oni portis la elefanton en vilaghon. Ghi estis la unusola elefanto transvivinta la batalon, kaj ghia nomo estis Gaaso.
    Marte de l969 mi transloghighis en la vilaghon kaj vidis Gaason. Ghi aghis jam pli ol 50 jarojn. La kolo estis forte oblikva kaj la busho neniam fermebla. La vundita piedo shajne estis malpli longa ol la aliaj, kaj ghi iris lame. Ghi preskau ne havis harojn, kaj la du dentegoj estis tegitaj de dika tavolo da flava substanco. Tamen ghi estis milita elefanto, meritoplena batalanto. La vilaghanoj respektis ghin kaj neniam laborigis ghin. Ghi vagadis en la vilagho, kaj la vilaghanoj donis al ghi jen bananojn jen akvon.
    Mi konatighis kun maljuna vilaghano Bonondino, kiu prizorgadis la elefanton. Kaj sekve mi amikighis kun Gaaso.
    Tri jarojn post mia alveno al la vilagho, Gaaso farighis pli kaj pli kaduka kaj ghia apetito pli kaj pli malbona. Ghi dormis sub arbo tra la tuta tago. Bonondino bone sciis la elefanton kaj diris al mi: "La suno subiros, la fajro estingighos, kaj Gaaso foriros." Post kelke da tagoj Gaaso rifuzis manghi kaj kushighis. Mi longe skuis ghian rostron kaj ghi malfacile malfermetis la okulojn kaj ekrigardis min. Mi pensis, ke ghi trovighis en duonsveno.
    Iun matenon, kiam mi preterpasis la shedon de Gaaso apud la drashejo, mi miris, ke Gaaso subite rekonsciighis kaj trovighis en ekscitigho. Ghiaj okuloj estis rughaj, kaj vidinte Bonondinon, ghi tuj kriis mallaute kaj direktis sian rostron al la subtegmento de la shedo, kie amasighis diversaj objektoj. Ghi ekscitite piedbatis la teron. Bonondino neglektis ghin, kaj ghi kolerighis kaj frapegis per sia rostro la foston de la shedo kaj sin pushis kontrau la tabula muro de la shedo. La shedo preskau falis. Bonondino ne povis kvietigi ghin kaj petis min iri supren kaj transpasigi al li la objektojn en la subtegmento por vidi, kion la elefanto volas.
    En la subtegmento estis duonkorbo da rizosemoj, du faskoj da maizospikoj kaj kelke da jutsakoj. Mi pensis, ke ghi iom resanighis kaj volis manghi, kaj mi jhetis al ghi la du faskojn da maizospikoj. Sed ghi prenis kaj eljhetis ilin el la shedo. Mi do pasigis al Bonondino la korbon, sed antau ol li prenis ghin, Gaaso faligis ghin kaj tretadis ghin en kolero. Mi jhetis al ghi la jutsakojn, kaj ghi disshiris ilin per la dentegoj.
    Do en la subtegmento restis nenio alia krom malnova bambua mato. Sed Gaaso ankorau mughadis rigardante min. "Pli serchu, kio alia tie restas," min urghis Bonondino. Mi levis la maton kaj vidis ion similan al selo, grandan kaj pezan, shajne el ledo de sovagha bovo, kaj kovritan de dika tavolo da polvo. Mi piedbatis ghin malsupren kaj je tio miraklo okazis: Vidante la ajhon, Gaaso tuj kvietighis, forblovis la polvon kaj longe karesis ghin per sia rostro. Ghiaj okuloj splendis, kvazau renkontante malnovan amikon.
    "Ho, ghi volas la selon," iluminighis Bonondino. "Tio estis uzata dum la batalo. Kiam ni reportis ghin de la batalkampo, ghi havis sur si la selon. Por kuraci ghiajn vundojn, ni demetis la selon kaj shovis ghin en la subtegmenton. Pasis jam 26 jaroj, kaj mi antau longe forgesis la ajhon, sed Gaaso bone memoras ghin."
    Gaaso prenis la selon per sia rostro, metis ghin sur sian dorson kaj signis al ni, ke ni ligu ghin. Post granda peno ni sukcesis fiksi la selon.
    La selo havis sur si truojn de kuglo, shajne ankau sangajn makulojn. Krome ghi odoris strangan miksan odoron el ledo, polvo kaj sango. Meze de la selo estis kuseno en formo de lotusfloro, garnita per arghentaj tintiletoj kaj abrikotkoloraj kvastoj. Kvankam malnova, ghi aspektis impone. Kun la selo sur la dorso, Gaaso aspektis brave.
    "Kial ghi volas surhavi la selon?" mi mire demandis.
    "Shajne tio ne estas bona auguro," diris Bonondino, kuntirante la brovojn en melankolio. "Mi pensas, ke ghi foriros de ni al la elefanta tombo."
    Mi audis pri elefanto. Ghi estas sagha besto kaj povas antausenti sian morton, krom se ghi estas trafita de violenta morto. Chirkau duonmonaton antau sia morto, elefanto forlasas la kamaradojn kaj iras sola al la mistera elefanta tombo en malproksima loko. Chiu grego havas sian difinitan tombon. Tio estas au profunda fendo pro efloreskado, au granda karsta kaverno, au enfalinta kavo pro tertremo. Chiu membro de la grego iras al la sama tombo, malgrau kien ajn ghi migris. Pli mirinde estas, ke elefanto chiam povas trafe trovi, pere de mistera forto, la tombon de sia grego, ech se ghi neniam vidis la tombon.
    Ghusta estis la supozo de Bonondino: Gaaso estis forlasonta la vilaghon por iri al sia eterna ripozejo. Ghi chirkauiris la vilaghon trifoje por esprimi sian dankon al la vilaghanoj, kiuj savis ghin kaj vivtenis ghin dum 26 jaroj. La vilaghestro ligis al ghia kolo blankan tukon el gazo kaj chirkauvolvis ghiajn kvar piedojn per nigra shtofo. La vilaghanoj junaj kaj maljunuaj prezentis al ghi bananojn, sukerkanojn kaj rizbulojn, sed ghi nur trinkis iom da akvo.
    La suno subiris, la chielo grizighis, kaj Gaaso adiauis la plorsingultantajn vilaghanojn.
    Disighis la homoj, kaj Bonondino gape rigardis en la direkto de foriro de la elefanto. Li diris al mi: "Ni sekvu ghin kaj trovu la tombon…"
    Mi komprenis, ke li volas akiri elefantajn dentegojn kune kun mi kiel kompano. Korpo de mortinta elefanto facile putras en tropika pluvarbaro, sed la dentegoj chiam brilas per alloga koloro. Preskau en chiu elefanta tombo oni povas trovi dekojn da dentegoj, kaj elefanta tombo estas fakte granda trezorujo. Shajne la elefantoj travidas la koron de la homoj avidaj je iliaj fortaj incizivoj kaj prenas kiel sian tombon la lokon malfacile atingeblan en profunda primitiva arbaro.
    Bonondino divenis mian heziton kaj diris: "Ni prenu dentegojn de aliaj elefantoj, sed ne tiujn de Gaaso, kaj tiel ni ne rimorsos antau Gaaso."
    Mi aprobis lian ideon havi elefantajn dentegojn sen riski ofendon al Gaaso.
    Ni ekiris kaj post nelonge kuratingis Gaason, kiu solece sin trenis sur mallargha vojo kondukanta profunden en montaron. Mallumighis, kaj la blanka tuko en signo de funebro sur ghia kolo farighis celo de nia observo. Gaaso iris malrapide pro lameco, sed ne haltis, kaj en la sekvanta mateno ghi atingis Daluo-riveron.
    "Mi rememoras, ke antau 26 jaroj ni elakvigis Gaason chi tie," Bonondino diris, montrante testudforman rifon en la rivero. "Dank' al tiu rifo Gaaso estis haltigita en torento, alie la torento forportus ghin kaj ghi certe dronus."
    Do chi tie estis la batalkampo antau 26 jaroj!
    Gaaso vadis en la rivero kaj venis al la rifo. Ghi karesadis per sia rostro la krudan rustkoloran rifon. Post longe ghi levis la kapon kaj surdige mughis al la levighanta suno che la horizonto. Ghi farighis tute aliaspekta, ghia korpo pufighis kvazau enblovita per aero, la hauto de ghiaj kvar piedoj estis strechita kaj la okuloj radiis per vigleco. La mughado farighis impone trista, kaj fishoj terurite elsaltis el la akvo.
    Levighis che ni respekto: Ghi estas elefanto, sed antau sia morto ne forgesis la teron, sur kiu ghi batalis sangovershe.
    Ni sekvis ghin ch. unu horon kaj ghi subite haltis sur milda sunflanka montodeklivo.
    "Jes, chi tie estas tombo de la pli ol 80 elefantoj kaj tie estas steleo," Bonondino diris mallaute.
    Mi rigardis en la direkto de lia fingromontro kaj vidis steleon en herbaro, kaj sur la steleo estis apenau legebla skribo "Centelefanta Tombo".
    Chu Gaaso volis...? Mi ne kuraghis supozi, jhetis rigardon al Bonondino kaj trovis, ke ankau li kuntiris la brovojn pro konfuzigho.
    Gaaso venis al la steleo, haltis sur ebena terpeco plena de herboj kaj ekfosis per la du dentegoj. Ghi fosis de mateno ghis posttagmezo kaj sukcesis fari malprofundan ovalan kavon. Ghi glitis en la kavon kaj daurigis fosadon eljhetante teron per la rostro. Ni rigardis ghin de malproksime kaj vidis, ke ghia korpo mallevighis colo post colo. La suno subiris kaj la luno levighis, sed ghi ankorau daurigis la fosadon.
    En noktomezo ni jam ne povis vidi Gaason kaj nur audis mallautan sonon de ghia fosado, kaj la eljhetado de tero farighis pli kaj pli malrapida. Post la unua kokeriko regis silento.
    Kun granda pacienco mi kaj Bonondino atendis tagighon kaj nur tiam ni havis la kuraghon iri al la kavo por esplori. La kavo profundis 3 metrojn. Gaaso kushis en la fundo kun kapo turnita flanken kaj rostro spirale che genuo. Unu okulo nefermita rigardis al la chielo.
    Gaaso mortis. Ghi ne iris al la malproksima mistera tombo de siaj prapatroj. Ghi fosis kavon apud la "Centelefanta Tombo" kaj eterne ripozis kune kun siaj kunbatalantoj. Ghi trovis indan lokon por veterana milita elefanto.
    La kavo odoris putran odoron, kaj ni povis vidi la skeletojn de elefantoj entombigitaj antau 26 jaroj. En la rugha tero shajne vidighis blankaj elefantaj dentegoj. La dentegoj de Gaaso farighis brilaj pro frotado kun tero dum la fosado. En la matena lumo la dentegoj brilis per digna rebrilo. Bonondino diris en honto: "Se ni forprenos chi tiujn dentegojn, nian novan domon trafos incendio kaj nian bovon mortigos tigro!"
    "Jes, nin trafos fatalo!" mi diris. Rigardante la dignan korpon de Gaaso, ni sentis nian animon turpa.
    Mi kaj Bonondino kune replenigis la kavon per la tero eljhetita de Gaaso kaj firmbatis ghin...

Elchinigita de WANG SHIRONG

[Reiru al la komenco]

 

  Esp-novajhoj
  Kalendaro
  Korespondi Deziras
  Lernado
  Historio de Esperanto
  Kiu estas kiu en E-ujo
  Forumo
  Radio
  E-organizoj
  Amuzejo
  E-Literaturo
 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16