Lernado
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  

Vortareto por lernantoj ( N )

de LAULUM

2 nacio 1 Popolo kun komunaj lingvo, kutimoj, tradicioj, religio, vivmaniero, ekonomiaj interesoj, politikaj idealoj kaj aspiroj. 2 Jura persono, konsistanta el la tuto de la individuoj regataj de unu sama konstitucio, kaj distingita disde ili. 3 Shtato, regno.

La chinoj, rusoj kaj japanoj,
La angloj, francoj kaj germanoj

Ja konsistigas po nacion
Kaj same ankau la hispano

4 naghi 1 Sin movi sur au en akvo per la membroj. 2 Flosi.

Fishoj naghas per naghiloj,
Homoj naghas per la membroj,

En diversaj naghaj stiloj,
En someroj kaj decembroj.


4 najbaro 1 Apudloghanto. 2 Homo kiu estas apud alia.

Najbaro estas iu homo
Vivanta en apuda domo

Kaj ankau por apudaj grupoj
Konvenas tute tiu nomo.

4 najlo Pinta metala (ankau ligna ) vergeto kun largha kapo por fiksi objekton en kiun ghi estas pushita.

Botelo pendas sur la muro,
De longa najlo en sekuro.

Kiel do povas ghi pendadi?
Ghin helpas la maldika shnuro.

3 naski 1 Eligi el si idon. 2 Estigi ion abstraktan.

Katino naskas katon,
Ratino naskas raton.

Virino naskas homon,
Mortigas homo fraton.

4 naturo 1 La surfaco de la tero rigardata kiel vivejo de la homo kaj bestoj. 2 La primitiva stato de estajho, le denaska karaktero, kontraste kun la edukado ktp. 3 La esenco, ecaro propra al iu au io: Frandemo estas naturo de la homo . 4 Tutajho de tio, kio ekzistas, rigardata kontraste kun Dio kaj la homo.

Progresas la kulturo.
Protestas la naturo.

Malkreskas plantoj, bestoj
Pro plago de malpuro.

1 nau Numeralo esprimanta la sumon de unu kaj ok.

Ja nau plus unu faras dek.
Dek pigoj pikas per la bek’.

Dek grizaj gruoj kapoklinas,
Por kapti karpojn, ne por blek’.

4 nazo 1 La organo inter la okuloj kaj la busho sur la vizagho. 2 Tiu organo rigardata kiel perceptilo kaj esprimilo de sentoj: foriri kun longa ~o, ne shovu la ~on en fremdan vazon . 3 Parto de objekto simila al ~o: ~o de plugilo, shipo .

 

La nazo flaras, la nazo spiras.
Tra ghi aer’ en pulmojn iras.

Se ghi flarsentas fi-odoron,
Ghi ja ech spiri ne dezias.

1 ne Adv. esprimanta, ke oni malakceptas, rifuzas, rigardas la ideon priparolatan kontraua al la realajho.

Somero ne malvarmas.
Somere mushoj svarmas.

Pro mushoj ni ne larmas,
Sed ili ja ne charmas.

7 nebulo 1 Densa vaporo super la tero malklariganta la vidajhojn. 2 Io simila al ~o malhelpanta la vidon.

Nebulo estas ja ne bulo,
Sed vaporbaro al l' okulo.

Trafikon fermas ekspresvojoj.
Se ilin kovras peznebulo.

3 necesa 1 Tre bezonata, nemalhavebla, ekstreme dezirata: Por vendisto mensogo estas ~a . 2 Postulata de la naturaj leghoj au de la stato de la aferoj: La aero estas ~a por chiuj vivestajhoj . 3 Ne povanta esti alia, au ne esti: ~a sekvo de principo .

Por lerno necesas memoro;
Por vivo, batado de l' koro;

Por dormi, kvieta kushado;
Por auti necesas shoforo.

4 negho Kristalighinta vaporo de akvo, kiu falas en blankaj eroj el la aero.

Negho estas blanka,
negho estas pura.

Pura ajh' senmanka
El ebur' natura.

1 nek Konj. signifanta “ankau ne” post alia nea vorto, au “kaj ne” post alia nek: Ne helpas plendo ~ ploro kontrau kreditoro; Li ~ scias, ~ volas scii.

Nek patro nek patrino
Helpados vin sen fino.

Do chiu helpu sin mem,
Sen dependad-inklino.

1 neniam Adv. signifanta "en neniu tempo".

Neniam la tempo revenas,
Neniam nebulo serenas,

Neniam blindulo klarvidas,
Neniam kolero konvenas.

1 nenie Adv. signifanta "en neniu loko".

Nenie ne pepas pasero,
Nenie ne dolchas sukero,

Nenie neniu ne mortas,
Nenie ne venkas la vero.

1 nenio Pron. uzata por nei la cheeston au ekziston de io.

Pli bonas io ol nenio.
Nenion faru sen racio.

Sukceso venas el strebado,
Nenion helpas pregh' al Dio.

1 neniu Pron. uzata por montri neeston de homo au objekto.

Neniu ne eraras,
Kiu ja ion faras.

Neniu ne progresas,
Kiu la tempon shparas.

4 nepo Filo de filo au filino.

Filo de filo estas nepo.
La nep' de Bator estas bebo.

Sed li jam revas ech kun strebo,
Ke l' nep' aglighu sur la stepo.

4 nepre Neeviteble, neshangheble, nemalhelpeble.

Nepre prenu panon,
Nepre prenu banon.

Tio tre utilas
Teni nian sanon.

4 nesto 1 Ripozejo konstruita de birdoj au bestoj. 2 Hejmo.

Por jam tigridon kapti,
Eniru tigran neston.

Por al la mod' adapti,
Farigu novan veston.

4 nevo Filo de frato au fratino.
Johano havis nevon, fileton de fratino,
Kaj havis pri li revon en lud' de violono.
La nevo sentis devon kaj lernis kun obstino,
Li gajnis oran mevon, majstriĝis je la fino.

1 ni Plurala pronomo de la unua persono, signifanta: mi kaj alia; mi kaj grupo da homoj; chiu homo inkluzive de mi, mi sola (kun modesteco au sento de soleneco).

Ni estas kamaradoj,
Intimaj kiel fratoj,

Kaj chiam kunagadas
Samkiel la dentradoj.

3 nigra Malblanka.

Nigra estas fulgo,
Nigra estas karbo,

Chian kolorajhon
Kovras nigra farbo.

4 nokto 1 Tempo, dum kiu la suno estas sub la horizonto kaj ne prilumas. 2 Tiu tempo por ripozadi. 3 Tempo de mallumo.

La nokto estas ne malbono,
Char dormo estas en bezono.

La suno brilas en Azio,
Dum steloj brilas en Usono.

2 nomo 1 Vorto por distingi ion de aliaj. 2 Ies propra ~o. 3 Reputacio: Kia la homo, tia la nomo .

En nia mondo chiu homo
Vivadas kun la sama nomo.

Sed kiuj vere ghin meritas?
Ne la friponoj kaj fantomoj.

4 nombro 1 Unuo, au aro da unuoj au frakcioj. 2 Unu el tiaj ~oj uzata por kalkuli.

Granda nombro estas miliono,
Sed malgranda estas ja milono.

Nur malmultaj estu malfelichoj,
En nombrego estu veraj bonoj.

4 nordo La direkto en via dekstra flanko, se vi rigardas al la subiranta suno en vespero.

Shanhajo estas en la sudo,
Pekino estas en la nordo.

Al shanhajanoj plachas ludo,
Al pekinanoj plachas sporto.

4 noti 1 Skribi mallongan resumon por ne forgesi: ~i la daton de la kunveno . 2 Zorge konservi en la memoro: ~i la mokridon .

Legante notis li la vortojn
Lernindajn por grandigi l' fortojn

Esprimajn. Li hodiaŭ sentas
Ke l' lango havas jam risortojn.

2 nova 1 Antaue ne ekzistanta, au ne konata, au ne spertita; unuafoje farita, elpensita, enkondukita, audita, au malkovrita: ~a penso, invento . 2.Ankorau ne au nur malmulte uzata: ~a vesto, libro . 3 (nutrajho) Fresha, produktita antau nelonge: ~a pano, ~aj pizoj . 4 Aperanta post alia por ghin anstataui: ~a eldono, prezidanto . 5 Lastatempe akirita: ~a amiko, sperto .

Por nova jaro movo nova,
Ja volo estas chiopova.

Por plenumigho de l' deziro,
Penadu kun obstino bova.

5 novembro La dekunua monato de la jaro.

Novembro, la monato dekunua,
Alvenas antaulasta, pli malfrua.

La lagoj kaj riveroj glaciighas
Kaj furiozas frosta vento brua.

1 nu Interjekcio uzata por atentigi, instigi au esprimi veran au shajnigitan kosenton.

Chu volas supon vi akiri?
Nu, bone, devas vi tuj iri

En kuirejon por mem prove
Purigi, tranchi kaj kuiri.

4 nubo 1 Granda vapora amaso en la aero. 2 Densa amaso de malgrandaj ajhoj, kiu malhelpas klaran vidon: ~o da polvo, ~o da korvoj . 3 Chio, kio malserenigas, malghojigas, maltrankviligas: ~o da chagreno kovris lian frunton.

Nuboj nigraj, blankaj, grizaj
Shvebas per la blovoj brizaj.

Peza pluvo en preparo…
Fulmoj-tondroj, ho, surprizaj.

4 nuda 1 Surhavanta nenian veston. 2 Ne, au ne plu havanta la kutiman shirmojn, komfortajhojn de la vivo: Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas. 3 Ne provizita de la ordinaraj kovroj au garnoj: ~aj okuloj, ~a grundo 4 Ne akompanata de la retoriko, klarigo, pruvo k.s.: diri ~an veron, ~aj faktoj .

Por la nuda okulparo
Nevideblas plantchelaro,

Sed per helpo aparata,
Chio montras sin en klaro.

5 numero 1 Cifero au numeralo montranta la vicon de afero. 2 La afero mem: Nova ~o de gazeto .

Por montri vicon de aferoj
Uzataj estas la numeroj.

Numer' de pagho de gazeto
Au dom' montrighas per ciferoj.

1 nun Adv. signifanta 1 Ghuste en la momento de la parolo. 2 Ghuste en la momento imagita. 3 Che la estantaj cirkonstancoj sekve de tio. 4 En la estanta tempo.

"Nun" signifas chi-momente.
Nun vi lernas diligente.

Nun vi uzas la vortaron.
Tiel studas "nun" atente.

1 nur Adv. signifanta 1 Ne pli ol. 2 Ne (mal)pli frue ol. 3 Neniu, nenio alia ol. 4 Ne alie ol.

Nur unu sola estas nia Tero.
Nur frenezuloj volas ghin detrui,

Pro manko de prudent' kaj klero,
Nur por blindule luksan vivon ghui.

4 nutri 1 Doni al vivulo manghajhon por daurigi vivon kaj subteni la fortojn. 2 Havigi al iu vivrimedojn. 3 Provizi ion por la necesa materialo, por ke ghi dauru kaj funkciu plu.

Manghajho nutras nian korpon,
Muziko nutras nian koron.

La viv' bezonas nutrajh-sorbon
Kaj same ankau gajhumoron.

 


 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688