Lernado
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  

Vortareto por lernantoj (Gh)

de LAULUM

7 ghemi Esprimi doloran senton per plendaj sonoj.

Se malghojo l' koron premas,
Oni ofte larmas, ghemas.
Sed neniom ghemoj helpas,
Do prefere mi gajemas.

1 ghi Pronomo de la tria persono en singularo, por montri ajhon au estulon, kies sekson oni ne bezonas esprimi.

Ghi estas verda stelo,
Simbol' de nobla celo.
Ghi gvidas l' esperantojn
Al vivo sen kverelo.

1 ghis I Prepozicio signifanta:: 1 Ne pli malproksimen ol: mi iris kun li ~ la domo. 2 Ne pli malfrue ol: li legadis ~ la vespero. 3 Ne pli ol: La arbo kreskis ~ alteco de 5 futo. II Subjunkcio signifanta ne pli frue ol: Li atendis ~ shi alvenis.

Mi vin sekvos ghis la fino de la mondo.
Mi vin amos ghis putrigho de la montoj.
Mi fidelos ghis la morto de la maroj,
Mi senshanghos ghis sekigho de la fontoj.

2 ghoji Senti vivan plezuron pro io bona.

El kio venas daura ghojo?
Iradu sur la ghusta vojo,
Por chies paco kaj felicho,
Spitante chiam al hundbojo.

7 ghui Havi dauran plezuron pro posedo de io bona.

Iuj homoj ne kontribuas,
Sed felichon ili ghuas.
Iuj vivas en mizero,
Kvankam ili penkonstruas.

4 ghusta Precize konforma al regulo, legho, destineco, cirkonstancoj: ~a vorto, metodo, loko. 2. Liveranta verajn informojn: ~a horlogho, ~a pesilo.

Ghusta estas sen eraro.
Ghusta estu chiu faro.
Se malghuste vi kondutus,
Mankus al vi amikaro.

 

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688