Lernado
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  

Vortareto por lernantoj (L)

de LAULUM

1 la Difina artikolo por montri, ke la priparolata persono au objekto estas jam konata de la alparolato, au ke oni parolas pri la tuta speco. Kiam “la” staras antau au post vokalo, ghia vokalo “a” povas esti anstatauigita per apostrofo.

Sur la chielo brilas steloj,
En domoj brilas vakskandeloj.

La griloj chirpas en la herboj,
Vualas chion duonhel.

2 labori 1 Uzi siajn korpajn au spiritajn fortojn por produkti ajhojn, plenumi taskon, atingi efikon. 2 Malfacile, pene funkcii: La radoj laboris en la sablo.

Laboru, karaj, diligente,
Plenumu l’ taskojn centprocente.

Se chiuj estos laboremaj,
Neniu vivos malkontente.


4 laca 1 Senfortighinta, deziranta ripozi pro penado au malsano: Post la kurado li farighis tre ~a . 2 Tedita de ia okupo kaj ne plu deziranta ghin daurigi: Mi estas laca de viaj senchesaj petoj .

Ripozo estas en bezono
Por refreshigho de la homo.

Jam laca post penlaborado,
Kushadu lite en la domo.

4 lago Vasta akvejo chirkauita de tero.

La Okcidenta Lago
Songhadas ech en tago.

Boatoj en nebulo
Glitadas kun plezuro.

4 lakto 1 Blanka likvajho produktita de ina mamulo por nutri la idojn: Homoj trinkas bovinan ~on . 2 Blanka likvajho el kokoso kaj aliaj plantoj.

Lakton ni bezonas.
Ghin bovinoj donas.

Ni bovinojn bredu.
Nin la viv’ ordonas.

4 lama 1 Malfacile pashanta pro malbona piedo au kruro. 2 Neekvilibra pro ia manko: ~a segho, tablo.

Post fino de batalo,
Lamighis la chevalo.

Ghi ne plu taugas kuri,
Do al buchista stalo.

4 lampo 1 Lumilo : olea, petrola, elektra ~o . 2 Ujo kun alkoholo au benzino por fari fajron kaj varmigi ion.

Lampo estas luma fonto,
Ech pli bona ol la suno.

Chu subtere au en monto
Lumas ghi en oportuno.

4 lano 1 Haroj de shafo, kamelo k.s. uzata kiel materialo por teksado kaj fari felton. 2 Fadeno el ~o.

Shafo, kapro kaj kamelo
Donas lanon krom la felo,

Bela pelto estas varma,
Ankau lana bluz’, mantelo.

4 lando 1 Parto de la tero rigardata kiel geografia unuo. 2 Tero loghata de iu nacio. 3 Patrio, naskighloko. 4 Loghantaro de tiu patrio.

Rusio, Germanio, Novzelando,
Usono, Japanio, Pakistano…

Chiu el ili estas unu lando,
En ili vivas ankau fremdlandanoj.

5 lango 1 Mola, viglemova organo en busho por gustumi kaj paroli. 2 Tiu organo rigardata kiel simbolo de parolkapablo: Li havas mallertan ~on . 3 Io simila al ~o en formo kaj funkcio: langoj de fajro, ~o de sonorilo .

La viro havas lertan langon,
Tial akiris altan rangon.

Sed pro la lango tro pikema,
Li elvershis sian sango

4 largha 1 Granda de flanko al flanko: ~a vojo, ~a strato . 2 Ne havanta ghenan limon: Promeso estas ~a, plenumo estas shargha.

Larghaj estas la shoseoj,
Sed mallarghas la permesoj.

Bestoj, brutoj kaj bicikloj
Uzas ilin kontrau jesoj.

4 larmo 1 Akvoguto el okulo. 2 Guto de likvajho: ~oj de roso . 3 Io en formo de ~oguto: ~o el vitro .

Larmo estas akvo el okulo.
Larmon vershas ofte malghojulo.

Brava viro larmas nur malofte.
Iuj kashe larmas che angulo.

3 lasi 1 Ne preni kun si, restigi post si: Shi lasis sian infanon hejme . 2 Ne teni plu che si: ~ u min for por du monatoj . 3 Ne malhelpi, ke iu au io restu en ia stato: ~i lokon neokupita . 4 Ne malhelpi, ke iu au io estu ie au iru ien: Shteliston neniu ~as en sian domon . 5 Ne malhelpi, ke io farighu au faru ion: Shi volas ~i, ke la akvo fermighu super shi; ~u min dormeti

Mi bonajn shancojn preterlasis,
Kaj la hejmurbon mi forlasis.

La vojoj lasis min trapasi,
Neniu domo min enlasis!

2 lasta 1 Estanta post chiuj aliaj, en la tempo au en la spaco: en la ~a tago, che la ~a vico . 2 Jhus okazinta, la plej proksima al ni: la ~a informo . 3 Trovighanta che la plej malalta grado: Li estas la lasta en la klaso .

Li, la lasta en pilkludo,
Sed ne en la sciencstudo,

Lastatempe li viglighis
Forveturis al la sudo.

1 lau Prep. esprimanta: 1 Konforme al: ~ la kondichoj . 2 Sekvante, obeante ( ies volon, senton, deziron): danci ~ ies fajfo . 3 Depende de la cirkonstanco: ~ via mono, mezuru vian veston . 4 Surbaze de: ~ mia opinio, vi malpravas .

Mi promenadis lau la digo,
Rimarkis truon de formiko.

Lau popoldiro ghi dangheras,
Kion mi faru en praktiko?!

4 laudi Esprimi aprobon, favoran opinion pri iu au io: Chiu vulpo sian voston ~as; ~u tagon nur vespere; Kiu mem sin ~as, tiun neniu aplaudas .

Chiu vulpo sian voston laudas,
Sed neniu tiun aplaudas,

Kiu shatas sin laudadi.
Ja botel’ neplena brue lautas.

4 lauta 1 Forte sonanta, audebla malproksime: ~a vocho, rido . 2 Emfaza, forte efekta: ~a reklamo .

Lautaj krioj en la vento
Trafis chiujn sen atendo.

En mallumo de la nokto
Dronis ship’ en akcidento.

4 lavi 1 Purigi per akvo au alia likvajho. 2 Forigi neutiligeblajhon per akvo: ~i oron, karbon . 3 Purigi: ~u vian koron de la malbono.

Mano lavas manon.
Zorgu ni la sanon.

Post penlaborado
Nepre faru banon.

4 leciono 1 Tio, kion lernanto devas lerni. 2 Sistema instruado pri unu temo en egalaj partoj: donadi ~ojn pri muziko . 3 Travivajho kiu povas servi kiel admono.

Relernu bone viajn lecionojn,
Por plene profundigi viajn konojn.

El malsukcesoj lecionojn prenu,
Por kontentigi viajn vivbezonojn.

4 ledo Felo senharigita, tanita, preparita por fari shuojn, vestojn, sakojn, rimenojn ktp.

Ledaj shuoj, ledaj sakoj,
Ledaj botoj, gantoj, jakoj,

ankau sofoj… Ja ledajhojn
uzas ni en chiuj tagoj.

2 legi 1 Rigardi tekston kaj ghin elparoli voche au spirite. 2 Diveni ies penson lau lia mieno kaj aspekto.

Por lingvon bone regi,
Necesas multe legi.

Se multe vi legados,
Vi povos ech prelegi.

4 legomo Manghebla herbo: Brasiko estas ~o .

Por tenado de la sano,
Krom viando kaj la pano,

Ni bezonas ja legomojn:
Ajl’, brasiko, cep’, rafano…

5 legho 1 Regulo farita de la registaro de lando, provinco au urbo, kiun la civitanoj devas obei. 2 Regulo, rekonita kiel necesa bazo de la socia vivo: la ~oj de la moralo . 3 Preciza formulo de nevaria sekveco inter difinitaj kondichoj kaj difinita fenomeno: La ~o de Ohm pri elektro .

Tertremoj, tromboj, shtormaj neghoj
Okazas lau naturaj leghoj.

Kontrau l’ naturaj katastrofoj
Neniom helpas piaj preghoj.

4 leono ( Felis leo ) Granda besto de kat-familio vivanta en Afriko au Suda Azio. Virleono havas densan kolhararon.

Leono estas regho de la bestoj,
Sen alta trono kaj sen luksaj vestoj.

Ech kiam ghi fermighas en ferkagho,
Ghiaj okuloj brilas je majesto.

4 leporo Malgranda besto kun longaj oreloj, longaj postaj kruroj kaj fendita supra lipo, kiu vivas en tersurfaca kavo kaj povas rapide saltkuradi.

Leporon vidis aglo en l’ aero,
Kaj flugis chirkau l’ nest’ sur tero.

Senmove la leporo timtremadas,
Char certe falos sur ghin la danghero.

2 lerni 1 Akiri sciojn au arton: ~i sciencojn, muzikon 2 Akiri ag- au pensmanieron per sperto: multe ~i el vojaghoj .

Lernu el alies verkoj,
Lernu el la propraj spertoj,

Lernu dum la tuta vivo,
Lernu chiam en aktivo.

5 lerta 1 Kapabla rapide kaj facile ion fari per siaj multe ekzercitaj membroj. 2 Kapabla ion plenumi facile kaj rapide pro sperteco kaj vigleco de sia penso. 3 Lerte farita: ~a demando, admono .

Sukcesas ofte homo sperta.
Spertulo estas ja pli lerta.

Lerteco venas de ekzerco.
Lertighu, estu sukces-certa.

5 letero Skribajho uzata por komuniki ion al alia persono.

Ni korespondis dum dek jaroj,
Kaj amikighis per leteroj.

Spite al montaj akvaj baroj,
Nin interligas la paperoj.

2 levi 1 Porti, movi ion al pli alta nivelo: ~ i knabon sur chevalon . 2 Altigi parton de korpo: ~i la kapon, manon . 3 Depreni falintajhon de sur la tero: ~i libron de sur planko . 4 Starigi ion kushantan: ~i malsanulon sur la lito . 5 Pliintensigi, altigi la gradon de io: ~i iun al la trono . 6 Meti en pli valoran, pli brilan staton.

Nin jetoj levas de la tero,
Raketoj levas nin al luno,

Legado levas nin al klero,
Krimago pushas nin al puno.

1 li Singulara virseksa pron. de la 3-a persono.

Mi loghas supre de rivero,
Li loghas che la riverbusho.

Sed dank’ al helpo de leteroj,
Proksimas kvazau je mantusho.

2 libera 1 Povanta agi lau sia volo: ~a kiel birdo en la aero. 2 Politike sendependa: ~a civitano . 3 Ne okupita: ~a segho .

Fluganta birdo en l’ aero
Bona simbolo de libero.

Liberajn birdojn ni ne kaptu.
Birdkagho estas ja karcero.

3 libro 1 Aro da paperfolioj kunligitaj au kunkudritaj. 2 Poezia au proza verko, kies teksto plenigas tian foliaron. 3 Parto de granda verko: La ~oj de la Biblio . 4 Chio, el kio oni povas ellerni: studi la grandan ~on de la naturo .

Bona libro nin saghigas,
Acha libro nin misgvidas.

Dum legado ni pripensu,
Kio en la libro sidas.

4 ligi 1 Fiksi, senmovigi ion au kunigi plurajn ajhojn per shnuro, cheno k.s.: ~i chevalon al arbo; ~i florojn en bukedon 2 Kunigi homojn au ajhojn per ia rilato: La membrojn firme ligas la sama idealo; Fervojo ligas la du urbojn .

Ni ligas lignon per kanaba shnuro,
Ni ligas la geknabojn per plezuro,

Ni ligas amikecon ne per jhuro,
Ni ligas la socion per kulturo.

4 ligno 1 Malmola substanco el la trunko kaj brancho de arbo. 2 Peco de tia substanco : fendita ~o pli facile brulas .

Lignon ni bezonas,
Lignon arboj donas.

Ni kreskigu arbojn.
Kies ligno bonas.

5 limo 1 Linio, kie finighas kampo au teritorio. 2 Linio, kie finighas io abstrakta: Chio devas havi ~on; trans la ~o de ies povo .

Limon havas chiu lando,
Sed ne penso kaj demando.

Ni bezonas interlingvon.
Ja plej taugas Esperanto.

3 lingvo 1 Sistemo de vortoj uzataj por paroli au skribi. 2 Chio uzata por esprimi pensojn kaj sentojn: ~o de la koro, bestoj, okuloj .

Necesas lingvo preskau en chio,
La lingvoj gravas en la socio.

Se chiuj saman lingvon disponus,
Prosperus pli la ekonomio.

4 linio 1 Streko de certa longeco sur io. 2 Streko montranta limon. 3 Vico de objektoj au homoj starantaj unu apud alia. 4 Serio da vortoj au literoj skribitaj au presitaj sur papero. 5 Serio da personoj sekvantaj unu alian en la tempo. 6 Chefa parto de armeo au militshiparo.

Lima linio sur la tero.
Longa linio de aferoj.

Vera linio de dangheroj.
Versaj linioj en kajero.

4 lipo 1 Chiu el la du moveblaj randoj de la busho. 2 Tiu parto rigardata kiel organo de parolo: Kiu retenas siajn ~ojn, estas sagha .

Mielo sur la lipoj,
Kruelo en la koro.

Klakadas lia vipo,
Akregas la doloro.

3 lito Meblo, sur kiu oni kushas por ripozi.

Lito estas grava meblo,
Por malsana hom’ en febro.

Se li liton ne disponas,
Dormo estas ekster eblo.

4 litero Signo por parola sono en skribado au presado.

Libero havas ses literojn,
Por chiu litero mil karcerojn.

Mil miloj sidas en karceroj,
Spitas pro liber’ suferojn.

4 litro Milono de kubmetro.

Litro da akvo en bezono
Valoras je multeg’ da mono.

Mil-litra kaj mil-litra sango
Vershighas pro soif-kanono.

4 logi 1 Peni iamaniere altiri al si: ~i infanon per bombono 2 Prezenti ian intereson, plachon, ke oni ghin deziras: beleco ~as, virto apogas .

Ni logas birdojn per greneroj,
L’ estonto logas per esperoj.

Ni logas fishojn per frandajho,
Trompistoj logas per malveroj.

2 loghi 1 Iom longe vivadi en loko. 2 Daure okupi: dense ~ata urbo .

Vi loghas sur la monto.
Mi loghas en la valo.

Murmuras klara fonto,
Bruadas akvofalo.

2 loko Difinita parto de spaco.

De malproksima loko
Alnaghis la ezoko,

Ekmordis la logvermon,
Krochigis sur la hoko.

2 longa 1 Havanta grandan mezuron en la direkto de la plej granda dimensio de la objekto: ~a strato, tablo, chambro . 2 Havanta grandan etendon en la tempo: ~a dormo, atendo, penado .

Longan vojon li jam iris,
La patrinon li sopiris.

Lia koro maltrankvilis,
Longe pensis li, suspiris.

4 lui Uzi alies posedajhon por iom da tempo, pagante sumon interkonsentitan.

Li luis la apartamenton,
Sed ghi tro vastas por li sola.

Do li eltrovis kunluanton,
Por kunvivado neizola.

4 ludi 1 Vigle, libere, kaprice sin movi sencele en ghojo: Ne ~u dum lernado . 2 Sin amuzi kun aliaj: La infanoj ~is blindludon . 3 Partopreni en sporta au hazarda konkuro, ofte por gajni monon: ~i kartojn, piedpilkon . 4 Uzi muzikilon por sin amuzi au prezenti al aliaj: ~ violonon, dolchan melodion 5 Prezenti sur scenejo: ~i dramon .

La homoj shatas ludi.
Ne eblas chiam tio.

Necesas ankau studi,
Por sia profesio.

4 lukso 1 Kutima uzado de rafinita kaj multekosta nutrajho, vesto, meblaro, vivmaniero. 2 Ekstera vivoricha brileco.

En luksaj vestoj, luksa domo
Kun luksaj mebloj vivas homo.

Sed chio luksa ne sufichas,
La luksa vivo ne felichas.

3 lumi 1 Eligi radiojn por ebligi vidon de objektoj. 2 Vivece brili. 3 Pri~i

En tago lumas la suno,
En nokto lumas la luno,

En keloj lumas kandeloj;
Malplacha estas mallumo.

5 luno 1 La planedo kiu rondiras chirkau la tero. 2 Nomo de la satelito j de aliaj planedoj.

Hele brilas la plenluno.
En la mezo de autuno.

Ghi rebrilas en lageto,
Kvazau disko el latuno.

5 lundo La unua tago de la semajno.

Lundo estas la unua tago
De l’ semajno por dejhora ago.

Ne perdighu horo por laboro.
Temp’ rapide flugas kiel sago.


 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688