| 1 baldau Adv. signifanta: post mallonga tempo.
| Aperas oriente jam auroro, |
Unue ni preparos matenmanghon, |
| Baldau komencighos la dejhoro. |
Baldau poste ekos la laboro. |
5 bani Sin lavi en akvo, sunlumo k.s.

| Tre bona estas bano, |
Vin banu en banujo |
| Precipe por infano. |
Kaj restu vi en sano. |
3 bati Forte kaj rapide ektushegi por dolorigi, sonigi, shanghi la formon au purigi.
| Infanon kulpan ni ne batu, |
Amike kun ghi ni rilatu, |
| Sed pacience ghin admonu. |
Necesajn helpojn al ghi donu. |
4 batali Ataki au defendi por venki; peni por forigi dangheron au kontrauajhon.

| Batalu kontrau malfaciloj, |
Batalo solvos, ne babiloj, |
| Batalu kontrau malamikoj. |
Problemojn en praktiko. |
2 bela Placha al la okuloj, oreloj au aliaj sentoj.
| Bela estas floro, |
Amu nia koro |
| Bela estas amo. |
Flame por chiamo. |
5 benko Longa sidilo kun apogiloj por la dorso kaj brakoj.

| La avo sur la benko kushas, |
Subite pluvo ilin dushas, |
| La nepo sur benketo sidas. |
Levighas ili, forrapidas. |
4 besto 1 Animalo sed ne homo. 2 Kruda, kruela homo.
| Ankau l' bestoj manghas, iras, |
Ni krudulon nomas besto, |
| Sed neniu vortojn diras. |
Char li beston tre similas. |
3 bezoni Senti, suferi la mankon de ion necesa, havenda por ion fari au por la vivo.
| Ni bezonas pacon, |
Por ghi ni klopodas |
| Ne militminacon. |
Kaj ne sentas lacon. |
8 biciklo Durada veturilo por rajdado.

| Framo kun du radoj |
Kuras kun rajdanto |
| Kaj radiaj dratoj |
Tra vojoj kaj tra stratoj. |
3 bildo Vidajho de objekto en lumo; tia ~o pentrita, desegnita, presita, fotita, gravurita au skulptita sur papero k.s.
| Smeralda montaro. Verdpina arbaro. |
Ni pentru tuj bildon pri l' pitoreskajho, |
| Jen bildo belega de vasta kamparo. |
Por teni la belon por longa miljaro. |
3 birdo Dupieda, flugilhava vertebrulo naskita el ovo; ridinda homo.

| |
Birdoj flugas en l' aero, |
Se en kagho ili vivus, |
| |
Trilas gaje en libero. |
Tristus kiel en karcero. |
3 blanka En koloro de negho au kreto.
| La avo kun neghblanka hararo |
Chu pro ke l' salo estas neghblanka, |
| Kutime manghas multe da salo. |
Blankighis sekve ankau la haro? |
7 blinda Sen kapablo vidi, ne povanta vidi.
| Ne povas vidi la blinduloj, |
Se sanaj okuloj ne rigardas, |
| Al ili helpas ne l' okuloj. |
Valoras ili kiel nuloj. |
4 blua En koloro de la chielo sennuba.
| Blua estas la chielo, |
Bluo pura estas belo, |
| Blua estas alta maro. |
Bluas fore la montaro. |
1 bo- Prefikso por montri parencon estigitan pro geedzigho. ~patro (patro de la edzo au edzino), ~frato (frato de la edzo au edzino).
| La bogepatroj havas nau infanojn, |
La boparencoj havas lertajn manojn, |
| Do mi ricevis multajn bogefratojn. |
Malshatas pashe mezuradi stratojn. |
2 bona Kun la propraj ecoj de sia speco tauga por uzo Bona domo, tablo, skribilo; kontentiga ideo, vetero, fino; helpema, amika najbaro, kunulo; virta, morala homo, intenco.
| Esperanto estas bona |
Helpos chiujn en l' estonto |
| Sed ne tuj profitodona, |
Kiel servo telefona. |
4 bordo Tero che la rando de akvujo ( rivero, lago au maro.)
| Ja bordo estas nomo de la tero |
Sur bordo estas pli da sekureco, |
| Tuj apud maro, lago au rivero. |
Sed en ondaro kashas sin danghero. |
5 bovo Granda dombesto kun du kornoj, ghi estas uzata por tiri plugilon au charon kaj ~ino donas lakton.

| Bona bruto estas bovo, |
Ghi longdaure laboradas, |
| Font' de fort' kaj pluga povo. |
Sed kun malrapida movo. |
4 brako Parto de homa korpo de shultro ghis mano. (Chiu el la supraj membroj de la homa korpo.)
| Ja brako estas supra membro. |
Ghi servopretas lau bezono |
| Chu en septembro au novembro |
Ech en la frosto de decembro. |
6 brancho Tigo kreskinta el alia tigo au trunko; Io, kio dispartighas de la chefa parto.

| Ankau arbo havas brakojn, |
ne por fari ekatakojn |
| Sed ili nomighas branchoj, |
chu per batoj au per tranchoj. |
4 brili Eligi vive helan lumon; altiri atenton per sia beleco, lukso au spirito.
| Brilas tage l' suno, |
La saghuloj brilas |
| Brilas nokte l' luno. |
Chiam ghis la nuno. |
4 brui Audigi nebelan sonon.
| Kiam oni domkonstruas, |
La bruado ja malplachas, |
| Senescepte ili bruas. |
Sed per domo kontribuas. |
3 bruli Ekfajri; konsumighi donante lumon kaj varmon; flami.
| Ne brulas forno. Negha horo. |
Forgesas mi la fortan froston, |
| Maria venas. Viva floro. |
Ekbrulas fajre mia koro. |
5 brusto La supra antaua parto de homa korpo de la kolo ghis la ventro.
| En nia brusto batas nia koro. |
Elstaras brave l' brusto de heroo, |
| Doloras brusto en chagrena horo. |
La brusto ondas dum parolo. |
3 busho Truo sur kapo de homo au besto tra kiu eniras manghajho, per kiu homo parolas kaj besto blekas; en- kaj elira truo.

| La busho estas mangh-organo |
Kaj per la busho ni parolas, |
| Kaj enirejo de malsano; |
Por kolerigo al satano. |
5 butero Grasajho eltirita per batado de lakta kremo.
| Butero el lakto devenas. |
Por bredi bovinojn necesas, |
| Por lakto bovinojn ni tenas. |
Ke tage kaj nokte ni penas. |
|